Tomaso el Kempen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas von Kempen (latine: Thomas a Kempis; naskiĝis Thomas Hemerken en 1379 en Kempen; mortis la 25-an de julio 1471 en Zwolle) estis nederlanda teologo de germana deveno, kanoniko, kaj aŭtoro de la verko "De imitatione Christi" (La imitado de Kristo), unu el la verkoj pri la kristana fido plej konata ekde tiam, kaj kreita por la spirita vivo de la monaĥoj kaj frokuloj, kun granda disvastigado inter la membroj de la katolika eklezio. Kelkaj gravaj aŭtoroj de kristana spiriteco ĝin donis grandan reliefon, same kiel Tereza de Lisieux (1873-1897), Bossuet (1627-1704) kaj Giovanni Bosco (1815-1888), inter aliaj. Kvankam ĝia aŭtoreco estis kontestita de postaj spertuloj, nuntempe oni rigardas kiel historia ties atribuo al Tomaso de Kempis. La anglikana eklezio lin konsideras sanktulo.
Tomaso el Kempen | ||
---|---|---|
Imitado de Kristo, 1730 | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Thomas Haemerkken | |
Naskiĝo | 1379 en Kempen, Rejnlando, Germanio | |
Morto | 25-a de julio 1471 en Zwolle, Nederlando | |
Tombo | Overiselo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | nederlandanoj vd | |
Lingvoj | nederlanda • latina vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Tomáš Hemerken Kempenský vd | |
Okupo | teologo • verkisto • filozofo • katolika sacerdoto • poeto vd | |
Laborkampo | filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | De imitatio Christi (La imitado de Kristo) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |