muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Transilvania muzeo (germane Siebenbürgisches Museum, hungare Erdélyi Múzeum, rumane Muzeul Transilvănean) je Kastelo Horneck en Gundelsheim, Germanujo, dediĉis sin je sekurigo, servado kaj dokumentado de kulturaĵoj de germanlingvaj etnoj (ekz. de la transilvaniaj saksoj) de Transilvanio, parte ankaŭ en kunteksto de kunvivo kun aliaj etnoj en la kuro de la jarcentoj. En Wiehl-Drabenderhöhe krome ekzistas la muzeo Siebenbürger Heimatstube. Kunlaborado ekzistas ekde 1999 kun Emil-Sigerus-muzeo de Sibiu.
Siebenbürgisches Museum | ||||
---|---|---|---|---|
Kastelo Horneck kun enirejo al la muzeo | ||||
muzeo | ||||
Lando | Germanio | |||
Regiono | Baden-Virtembergio | |||
Situo | Gundelsheim | |||
Urbo | Gundelsheim | |||
Speco | Landa muzeo (de) | |||
Posedanto | Trägerverein Siebenbürgisches Museum Gundelsheim e.V. | |||
Estiĝo | 1968 | |||
Malfermo | 1968 | |||
Koordinatoj | 49° 17′ 12″ N, 9° 9′ 23″ O (mapo)49.28679.15645 | |||
| ||||
ISIL | DE-MUS-057714 | |||
Retpaĝo | http://www.siebenbuergisches-museum.de/ | |||
Komence de la 1950-aj jaroj kolektis Lore Connerth-Seraphin popularajn transilvaniajn aferojn en Munkeno. Post ŝia veno je oldulejo je Gundelsheim ŝi donacis la kolekton al la helporganizaĵo Hilfsverein Johann Honterus. Ĝi realigis je Kastelo Horneck muzeeton i.a. per tiu ĉi donaco, kvazaŭ lulilo de la nuna muzeo. En 1968 malfermitis kastele duobla muzeo Heimatmuseum der Stadt Gundelsheim kaj Heimatmuseum der Siebenbürger Sachsen.[1] En 1991 la muzeo iĝis landa muzeo. La daŭra eksponitaro renovigitis en 1996/97 kaj aranĝitis laŭ temaroj.
En la 12.5.2007 malfermitis kromaj ĉambroj en al unua etaĝo en kadro de arta elmontrejo sur spaco de 106 kvadratmetroj, kie antaŭe ene estis oldulejo. Plietendigo apogitis fare de la federacia lando Baden-Virtembergo, la federacia registaro de Berlino, la monumentprotektada oficejo kaj diversaj privatuloj.[2]
La tuto gastis je Kastelo Horneck kie krome estas maljunulejo, Transilvanio-instituto kaj Biblioteko transilvania. La muzeo estas teretaĝe kaj en la unua etaĝo. Disponigas la tuton la ŝirma societo Siebenbürgisches Museum Gundelsheim e. V.. Amikara societo fonditis en 1979 respektive en 2002.[3] Jura novstatusiĝo venis en 2006.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.