Trubeka zifio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trubeka zifio, Kuviera bekobaleno aŭ anserbeka baleno (Ziphius cavirostris), unuura membro de la genro Ziphius, estas la plej amplekse distribuata el ĉiuj bekobalenoj.[1] Ĝi estas unu el la plej ofte viditaj bekobalenoj, spite sian preferon por profundaj pelagaj akvoj, kutime pli profunde ol 1,000 m.[2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Trubeka zifio | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trubeka zifio, Ziphius cavirostris | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Fermi
La latinlingva scienca nomo derivas el la greka ksifos, "glavo", kaj el la latinaj cavus, "truo" kaj rostrum, "beko", reference al la identigila formaĵo en la kapo antaŭ la spirtruo.[3]