cover image

Ubuntu (operaciumo)

operaciumo derivita de Debian GNU/Linux / From Wikipedia, the free encyclopedia

Ubuntu (angle [uːˈbuːntuː][3] de la zulua [ùbúntú]), en Esperanto UbuntoUbuntuo, estas operaciumo lanĉita en 2004[4] kaj bazita sur Debiano.

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ubuntu
Quick facts: Evoluiganto , Familio , Fonta kodo , Lasta ve...
Ubuntu
Logotipo de Ubuntu
Ubuntu 22.10 "Kinetic Kudu"


Ubuntu 22.10 "Kinetic Kudu"

Evoluiganto: Canonical Ltd.
Ubuntu-Fondaĵo
Familio: Linukso
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 20-a de oktobro 2022: 22.10 "Kinetic Kudu"[1]
Kernotipo: Modula Linuks-kerno
Licenco: ĉefe GPL
Subteno: aktiva
Retpaĝo: ubuntu.com
Information_icon.svg
vdr
Close
Table info: ...
Citaĵo
 Ubuntu: linux for human beings   Ubuntu: Linukso por homaj estaĵoj 
 Oficiala slogano de Ubuntu[2]
Close

Financata de Canonical Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla. La konceptinto estas Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, kiu subtenas la liberan programaron finance.

La 1-an de julio 2005 formiĝis Ubuntu-Fondaĵo, havanta komencan kapitalon je dek milionoj da dolaroj[5], kies celo estas la evoluigo de la distribuaĵo, en la kazo, ke Canonical Ltd ĉesigas aktivecojn[6]. La fondaĵo aktuale estas dormanta[7].