Varsovia Traktato
internacia milita alianco de orient-Eŭropaj ŝtatoj (1955–1991) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La traktato, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).
Varsovia Traktato | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo • milita alianco | ||
Komenco | 14-a de majo 1955 vd | |
Fino | 1-a de julio 1991 vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Moto | Union of peace and socialism • Unió de pau i socialisme • Unie míru a socialismu • Союз мира и социализма • Union de paze e sociałismo | |
Lingvoj |
rusa lingvo | |
La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.