From Wikipedia, the free encyclopedia
Vinbarelo, bariko[1], simple barelo aŭ bareleto (se ĝi estas malgranda) estas barelforma ujo el ligno uzata por vinproduktado. La vinbarelo malrapide (dum periodoj ĝis 21 monatoj) enlasas oksigenon en la vinon kaj havigas al ĝi teksturon kaj aromon por mildigi ties guston. Tipa vinbarelo havas volumenon de 220 litroj. Vinbarelo 225-litraj nomiĝas "bordoza barelo".
Oni selektas kaj sekigas la lignon atente sub la libera ĉielo aŭ per varmigiloj, tranĉante ĝin por fari la tabulojn kiuj kunformas la vinbarelon kun dikecoj de inter 19 kaj 29 mm, kiuj poste estos rostetitaj en la subaj partoj interne por kurbigi ilin kaj adapti ilin al la formo de la vinbarelo. Post esti preparintaj ĉiujn tabulojn, oni ringas la vinbarelon per metalaj ringobendoj, iom post iom, por havi la vinbarelon ankoraŭ sen fundo kaj sen ŝtopilo, kiuj estos almuntitaj fine.
Estas pluraj niveloj de rostado, kiuj donos malsamajn gustojn al la vino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.