Vinton Gray “Vint” CERF (naskiĝis la 23-an de junio 1943 en New Haven, Konektikuto, Usono) estas usona sciencisto en la branĉo de teorio de komputadaj sistemoj, unu el la ellaborintoj de la stako de protokoloj TCP/IP. Laŭreato de Premio Turing (2004). Amaskomunikiloj ofte nomas lin «patro de Interreto»[1][2].
Biografio
Cerf finis lernejon en Los-Anĝeleso kaj aliĝis al la Universitato Stanford, kie bakalaŭriĝis pri matematiko en 1965. Ricevinte gradon, Cerf eklaboris ĉe IBM, kie li asistis ellaboron de la programlingvo QUIKTRAN. Du jarojn poste li forlasis la kompanion kaj aliĝis al la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Tie li ricevis gradojn de magistro (1970) kaj doktoro de filozofio (1972) pri informadiko. Dum studado Cerf laboris sub gvido de la profesoro Leonard Kleinrock (angle: Leonard Kleinrock), konata pro realigo de konekto de la universitato al ARPANET, antaŭulo de Interreto. Tie li konatiĝis kun Robert Kahn. Post la studado Cerf dungiĝis kiel docento en la Universitato Stanford kaj laboris tie kvar jarojn.
De 1976 ĝis 1982 Vinton Cerf laboris por DARPA. Post tio li kvar jarojn laboris en MCI Inc. (angle: MCI Inc.), kaj poste en CNRI (angle: CNRI) ĝis januaro 1994.
En 1997 Cerf, suferanta malaltan aŭdkapablon[3], iĝas unu el la gvidantoj de la Universitato Gallaudet. De 1999 ĝis 2007 li gvidis la estraron de ICANN. Ekde septembro 2005 Vinton Cerf estas vicprezidanto kaj «ĉefpredikanto de Interreto» en la korporacio Google.
En 2008 Cerf ekgvidis la komitaton de IETF pri ellaboro kaj enkonduko de internaciigitaj domajnaj nomoj (angle: internationalized domain name).
La 16-an de januaro 2013 la prezidanto de Usono Barack Obama deklaris sian intencon enpostenigi la doktoron Cerf en la Nacian Sciencan Konsilion (angle National Science Board)[4].
Kelkaj premioj
- 1996 — Yuri Rubinsky Memorial Award
- 1997 — National Medal of Technology and Innovation (Usono)[5]
- 1997 — IEEE Alexander Graham Bell Medal
- 2000 — Library of Congress Living Legend
- 2004 — Premio Turing kune kun Robert Kahn «pro pionira laboro pri la problemo de inter-retumado inkludante ellaboron kaj realigon de la bazaj Interretaj protokoloj, TCP/IP kaj pro gvida rolo en la branĉo de komputilaj retoj»[6]
- 2005 — Prezidenta medalo de libereco
- 2006 — Ĉeno de la Ordeno «Sanktaj Cirilo kaj Metodo» (Bulgario)[7]
- 2006 — «National Inventors Hall of Fame» kune kun Robert Elliot Kahn
- 2008 — Premio de Japanio
- 2008 — Freedom of the City (Londono)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.