Viŝegrada grupo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viŝegrada grupo (ankaŭ nomata Viŝegrada kvaropo aŭ V4, okaze en evitinda formo Visegrada grupo) estas alianco de kvar ŝtatoj de Meza Eŭropo: Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio. Unusola organizaĵo de Viŝegrada grupo estas Internacia Viŝegrada Fonduso kun sidejo en Bratislavo, fondita en la jaro 1999. Ĉiun duonjaron okazas renkontoj de ĉefministroj (kutime junie kaj decembre), kaj ĉiujare renkontoj de prezidentoj (plejparte septembre) kaj de prezidantoj de parlamentoj (junie).
Rapidaj faktoj Ŝtatoj, Prezidanteco ...
Viŝegrada grupo | |
ĉeĥe: Vyšehrádská skupina, hungare: Visegrádi Együttműködés, pole: Grupa Wyszehradzka, slovake: Vyšehradská skupina | |
alianco | |
Mapo de membroj de Viŝegrada grupo | |
Ŝtatoj | Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario |
---|---|
Prezidanteco | Ĉeĥio (rotacianta) |
Kreita | 15-a de februaro 1991 |
Vikimedia Komunejo: Visegrád Group | |
Retpaĝo: www.visegradgroup.eu | |
Portalo pri Eŭropo | |
Fermi