Vojaĝo ĝis noktofino
franclingva romano de Louis-Ferdinand Céline / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vojaĝo ĝis noktofino (Voyage au bout de la nuit) estas la unua romano de Louis-Ferdinand Céline, eldonita en 1932, kaj ĝi estas plejparte bazita sur travivaĵoj el la vivo de la verkisto, dum lia partopreno en la unua mondmilito kaj en la du jardekoj kiuj sekvis, la Intermilita periodo.
Voyage au bout de la nuit | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Louis-Ferdinand Céline |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1932 |
Eldonejo | Éditions Denoël |
Ĝenro | aŭtobiografio • fikcio pri milito |
Loko de rakonto | Parizo |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
Jen periodo en kiu formiĝis en Eŭropo faŝisma ideologio, kiu firme tenadis la socipolitikan realon ankaŭ en Francio, kaj ĝi ankaŭ forte influis la ekstreman radikalan maldekstron. La verko esprimas pesimismon, fremdiĝon kaj anarkiismon en preskaŭ ĉiu aspekto de socio. Estas malfacile trovi en ĝi fajrerojn de optimismo, eĉ ne en la periodo post la Granda Milito. Ĉi tio certe estas kontraŭmilita verko. Kvankam ĉi tio estas la rakonto de unu soldato el milionoj, la teruro de la amasmurdo, kiu tiel karakterizis ĉi tiun militon, esprimiĝas el ĝi. La soldato, laŭ la verko, malestimas ĉiujn tiel nomatajn valorojn, por kiuj batalas homoj, kiel patriotismo, respekto, heroeco kaj similaj.
Tiu libro maltrafis la ricevon de la Premio Goncourt, sed obtenis la atingon de la Premio Renaudot[1] La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
La romano estas precipe konata pro sia stilo, akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, kiu vaste influis la francan nuntempan literaturon. Li precipe inspiriĝas per la persona sperto de Céline, kiu aperas kiel Ferdinand Bardamu : Louis-Ferdinand Destouches partoprenis al la Unua Mondmilito en 1914 kaj ĝi montris al li la absurdecon de la mondo.