Xi Jinping
Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Xi Jinping (pinjine) aŭ Ŝji Ĝjinping (esperante) (simpligita ĉina: 习近平; tradicia ĉina: 習近平; [ɕǐ tɕîn pʰǐŋ]) (naskiĝinte la 15an de junio 1953 en Pekino,[1] do nun 70-jara) estas ĉina politikisto, kiu estis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Komisionestro de la Centra Milita Komisiono (CMK) ekde 2012, kaj Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko ekde 2013. Xi estis la Supra Gvidanto de Ĉinio, la plej eminenta politika gvidanto en Ĉinio, ekde 2012.
Xi Jinping | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
习近平 | |||||
Naskonomo | 习近平 | ||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1953 (1953-06-15) (70-jaraĝa) en Pekino | ||||
Lingvoj | Nordĉina dialektaro • ĉina vd | ||||
Loĝloko | Pekino vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Tsinghua Universitato • Beijing Bayi School • Pekina Gimnazio 101 • Tsinghua Universitato vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Xi Zhongxun vd | ||||
Patrino | Qi Xin vd | ||||
Gefratoj | Xi Heping • Xi Qianping • Xi Zhengning • Qi Qiaoqiao • Qi An'an • Xi Yuanping vd | ||||
Edz(in)o | Peng Liyuan • Ke Lingling vd | ||||
Infanoj | Xi Mingze vd | ||||
Parencoj | Deng Jiagui • Zhang Lanlan • Ke Hua • Zhang Yannan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Pekino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | General Secretary Xi Jinping important speech series ❦ Zhi Jiang Xin Yu vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de ĉina komunista veterano Xi Zhongxun (Ŝji Ĝongŝjun), oni forpelis tiun dum adoleskeco al kampara Yanchuan (Janĉŭan) Gubernio post la elpurigo de ties patro dum la Kultura Revolucio, kaj Xi loĝis en kaverno en la vilaĝo de Liangjiahe (Ljangĝjahe), kie tiu aliĝis al la KPĈ kaj laboris en la posteno de partia sekretario. Xi studis kemian inĝenierarton ĉe Tsinghua (Ĉinghŭa) Universitato kiel "Laborista-Kamparana-Soldata studento". Xi altrangiĝis politike en marbordaj provincoj de Ĉinio. Xi estis Guberniestro de Fujian (Fuĝjano) de 1999 ĝis 2002, kaj poste estis Guberniestro kaj Partia Sekretario de la najbara Zhejiang (Ĝeĝjango) de 2002 ĝis 2007. Post kiam oni eksigis la Partian Sekretarion de Shanghai (Ŝanhajo) Chen Liangyu (Ĉen Ljangju), Xi anstataŭis tiun dum mallonga tempo en 2007, kaj poste aliĝis al la Konstanta Komitato de la Politburoo kaj estis la unua sekretario de la Centra Sekretariejo en oktobro 2007. En 2008 Xi fariĝis la supozata posteulo de Hu Jintao (Hu Ĝjintaŭ) en la posteno de Supra Gvidanto. Pri tiu celo, Xi fariĝis Vicprezidento de la Ĉina Popola Respubliko kaj Vickomisionestro de la Centra Milita Komisiono. Xi oficiale ricevis la titolon de "gvidantara kerno" de la KPĈ en 2016. Xi ankaŭ estis membro de la 17a, 18a, 19a Konstanta Komitato de la Politburo de KPĈ ekde 2007. En 2018, Xi aboliciis limojn de mandato de prezidento.
Xi estas la unua Ĝenerala Sekretario, kiu naskiĝis post la establo de la Ĉina Popola Respubliko. Xi starigis multajn rimedojn por efektivigi partian obeadon kaj internan unuecon. Ties kampanjo kontraŭ koruptado kaŭzis la malsukceson de eminentaj nunaj kaj eksaj oficiuloj de la komunista partio, inkluzive membroj de la Konstanta Komitato de la Politburo. Xi faris pli agresema fremda politiko, precipe pri rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, pri teritoriaj asertoj en la Suda Ĉina Maro, kaj pri libera komerco kaj tutmondiĝo. XI klopondis vastigi la influon de Ĉinio en Afriko kaj Azio per la Iniciato Zono kaj Vojo.
Xi multe centrigis institucian povon per teni al si multajn postenojn, inkluzive estron de la nova Landa Sekureca Komisiono, kaj estron de novaj komitatoj pri ekonomiaj kaj sociaj reformoj, milita restrukturado kaj modernigo, kaj la interreto.[2]
Xi estas ofte priskribita kiel diktatoro de politikaj kaj akademiaj observantoj,[9] pro pliigo de cenzuro kaj amasa gvatado, plimalboniĝo de homaj rajtoj, la personeca kulto pri tiu, kaj la elimino de limoj pri kiom longe oni povas resti en sia posteno.[10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20][21] La politikaj pensoj de Xi estis inkluzivitaj en la konstitucioj de la partio kaj de la ŝtato.[22][23]