Ĥersono
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĥersono[1] (ukraine Херсон) estas urbo en la suda parto de Ukrainio, administra centro de la Ĥersona provinco, grava industria kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. La urbo situas sur la alta dekstra bordo de Dnepro apud ĝia alfluejo al la Dnepra kreko de la Nigra Maro. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 66 mil homoj (en 2025).

Remove ads
Historio
La urbo naskiĝis kiel milita fortikaĵo en 1737 dum unu el la militoj inter Rusujo kaj Turkujo.
La 18-an de junio 1778 sur la loko de la fortikaĵo oni ekkonstruis ŝip-uzinon - la ĉefan entreprenon de la estonta urbo. Oni nomis ĝin "Ĥersono" omaĝe al la antikva helena urbo "Ĥersoneso" (Χερσόνησος). Kiel "patron" de la urbo oni opinias i.a. la princon Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin (favoraton de imperiestrino Katerino la 2-a (Rusio)). Fine de la 18a jarcento la urbo ludis gravan rolon pri evoluigo de la eksteraj ekonomiaj ligoj de la Rusia Imperio.
La urbo ekkreskis rapide post la jaro 1861. Oni pliprofundigis la fluejon de Dnepro, danke al kio Ĥersono iĝis grava marhaveno.
Dum la jaroj de industriigo (1920-30aj jaroj) la urbo iĝis grava industria centro.
Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita inter la 19-a de aŭgusto 1941 kaj la 13-a de marto 1944.
En la jaro 1978 la urbo estis honorita per Ordeno de Laborista Ruĝa standardo.
Dum la invado de Rusio en Ukrainion, Ĥersono estis okupita inter la 2-a de marto kaj la 11-a de novembro 2022[2][3].
Remove ads
Administra divido

La urbo estas dividita je tri distriktoj:
- Suvorova distrikto (ukraine Суворовський район) - la plej malnova, okupas ĉefe la historian centron de la urbo;
- Komsomola distrikto (ukraine Комсомольский район) - ĉefe industria distrikto;
- Dnepra distrikto (ukraine Днiпровський район)


Remove ads
Demografio
Laŭ la censo de la jaro 2001 76,4% de la urba loĝantaro estas etnaj ukrainoj, 20,0% rusoj, la resto, reprezentantoj de aliaj etnoj. La kvanto de la loĝantaro laŭ la jaroj:
- 1799 — 2,3 miloj da loĝantoj
- 1846 — 23,6 mil
- 1910 — 64 mil
- 1914 — 21 mil
- 1926 — 58 mil
- 1939 — 97 mil
- 1959 — 158 mil
- 1981 — 329 mil
- 2004 — 361 mil
- 2007 — 315 mil
Ekonomio
La ĉefaj branĉoj de la urba ekonomio estas la nutra industrio, la maŝin-konstruado (ankaŭ ŝip-konstruado kaj ŝip-riparado), malpeza industrio, vitra, kemia kaj nafto-prilabora industrioj. Krome, Ĥersono kaj la regiono ĉirkaŭ ĝi estas signifa kurac- kaj ripoz-regiono (ĉefe porinfana).
Ĥersono estas grava fervoja nodo. En la urbo estas grandaj mara kaj rivera havenoj; estas ankaŭ flughaveno.
Scienco kaj kulturo
Ĥersono estas grava scienca kaj kultura centro. En la urbo estas multaj altlernejoj (inter ili — la Ĥersona Ŝtata Universitato, Ĥersona Ŝtata Agrikultura Universitato, Ĥersona Ŝtata Teĥnika Universitato), kelkaj sciencaj institucioj (ekz., la Agrikultura Instituto de la suda regiono de Ukrainio, strukture apartenanta al la Ukrainia Akademio de agrikulturaj sciencoj).
En la urbo estas 2 teatroj, filharmonio, kelkaj muzeoj, kelkaj kulturdomoj, planetario.
Remove ads
Ĝemel-urboj


Ĥersono subtenas interrilatojn kun la jenaj urboj:
Famuloj ligitaj kun Ĥersono



- Sergej Bondarĉuk (1920-1994), ukraina film-reĝisoro, scenaristo, aktoro
- Dora Brilliant (1879-1909), judino naskita en Ĥersono, rusia revoluciulino
- Sergej Germaŝ (* 1958), naskita en Ĥersono, sovetia, rusia aktoro (ukrain-devena)
- Abraham Hannibal / Abram Petroviĉ Gannibal (Hanibalo) (1688-1781), la fondinto de la urbo, abiseno, generalo, praavo de Aleksandr Puŝkin
- Jakov Skomorowski (1889–1955), naskita en Ĥersono, sovetia ĵaz-trumpetisto kaj estro de ĵazbando
- Moŝe Ŝaret (1894–1965), judo, israela politikisto, dum la jaroj 1953-1955 la ĉefministro de Israelo (vidu la apudan foton)
- Vladimir Orlov (1895–1938), sovetia vic-admiralo
- Jefim Golishev (1897–1970), judo naskita en Ĥersono, ukraina komponisto kaj pentristo, ano de dadaismo en Berlino
- Nikolaj Grinko (1920-1989), ukraina aktoro
- John Howard (1726-1790), angla filantropo kaj prizon-reformisto, mortis en Ĥersono (vidu la apudan foton de la monumento amaĝe al li en Ĥersono)
- Mircea Ionescu-Quintus (1917-2017), rumana liberal-politikisto kaj ministro pri justico de Rumanio (1991/92)
- Miĥail Tihonoviĉ Jemcev (1930-2003), sovetia kaj rusia scienc-fikcia verkisto
- Larisa Latynina (* 1934), ukraina art-gimnastikistino (18 medaloj en Olimpikoj, la plej granda rekordo dum ĉiuj Olimpiaj ludoj)
- Sergej Polunin (* 1989), ukraina balet-dancisto
- Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin, princo, rusia feldmarŝalo, fondinto de la urbo (vidu la apudan foton de lia tomboŝtono)
- Sergej Stanishev (* 1966), bulgara politikisto, MEP, la ĉefministro de Bulgario 2005–2009 (vidu la apudan foton)
- Aleksandr Suvorov (1729-1800), generalo, rusia marŝalo, fondinto de la urbo
- Inna Janovskaja / Inna Haponenko (* 1976), ukraina ŝak-superĉampionino
- Waleria Fegler (1910-1984), pola instruistino kaj parlamentanino (1961-1965)
- Inna Ŝevĉenko (* 1990), ukraina aktivistino de feminismo
- Oleksij Ŝovkunenko (1884-1974), ukraina pentristo kaj instruisto akademiano
- Lev Trockij (1879-1940), judo el la ĥersona regiono, rusia revoluciisto, politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio
- Dmitro Zaĥoĵenko (*1987), teatra reĝisoro
- Ludoviko Zamenhof (1859-1917), la kreinto de Esperanto, inter novembro 1889 kaj majo 1890 li laboris en la urbo kiel kuracisto (vidu la apudan foton)
- Mariusz Zaruski (1867-1941), pola generalo, maristo, alpisto, skribisto, mortis en la NKVD-malliberejo en Ĥersono (vidu la apudan foton de lia tombo en Ĥersono)
Remove ads
Ĥersono kaj Esperanto
La kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof laboris en la urbo inter novembro 1889 kaj majo 1890. Ĝis nun en la urbo mankas iuj memor-mencioj pri tio. Nun aperis taŭga placo ĉe la domo de la provinca administracio, kun ne plu staranta Lenino sur la soklo, faligita de la urbanoj la 22an de februaro 2014 dum la Eŭromajdano en Kievo - do eble ukrainaj esperantistoj starigu la monumenton de Ludoviko Zamenhof sur tiu libera soklo.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads