3122 Florence

asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia

3122 Florence
Remove ads

3122 Florence estas malgranda, hela triopa amora asteroido.

Rapidaj faktoj potenciale danĝera objekto • apud-Tera objekto • potence danĝera asteroido ...
Remove ads

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 2-an de marto 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Nomo

Ĝi ricevis la inan antaŭnomon "Florence" en honoro de la brita flegistino Florence Nightingale (18201910).

Orbito

Ĝi estas en orbita resonanco 4:5 kun Marso.

Ĉar ĝia orbito proksimas tiun de Tero, ĝi estas klasifikita kiel terrenkonta asteroido kaj potence danĝera objekto. Ĝia tera MOID estas 0,0453705 AU, tio, kio signifas, ke ĝia orbito pasas je 6,787 milionoj da km de tiu Tero ĉe la punkto, kie ambaŭ orbitoj estas plej proksimaj. Ĝi trairas la orbiton de Marso sed pro ĝia orbita klineco, ne tre proksimiĝas al tiu planedo: ĝia marsa MOID estas 0,28353 AU tie estas 42,415 milionoj da km.

3122 Florence estas la tria triopa asteroido konata inter la terrekontaj asteroidoj post (153591) 2001 SN263 kaj (136617) 1994 CC.

Satelitoj

Okaze de la proksima paso de la 1-an de septembro 2017, radaraj bildoj ricevitaj per la Komplekso de foraj kosmaj komunikoj de Goldstone inter la 29-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2017 montris du satelitojn.[1] La Observatorio de Arecibo konfirmis tiun observon.[2][3]

La plej interna satelito havas diametron de 0,2 km, orbitas kun duona grandakso taksata je 4,6 km kaj orbita periodo de ĉirkaŭ 7,2 horoj (0,3 tago); tio, kiu estas la plej mallonga orbita periodo el tiuj de la konataj satelitoj de terrenkontaj asteroidoj.

La ekstera satelito havas diametron de 0,3 km, duonan grandakson de 9,8 km kaj orbita periodo de 24,5 ± 2,4 horoj (1,02 ± 0,1 tago).

Ambaŭ satelitoj havas longigitan formon kaj estas en ligita rotacio. Eblas, ke tiuj satelitoj formiĝis el materialoj eljetitas pro la rapida rotacio[4] de la ĉefa korpo, rotacio rapidigita pro la efiko YORP.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads