42183 Tubiana
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
42183 Tubiana estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, en orbita resonanco 1:3 kun Marso.
Remove ads
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 2-an de februaro 2001 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de Cecilia Tubiana,[1] esploristino ĉe la Max-Planck-Instituto por sunsistema esploro en Göttingen (Germanio), kiu studas la kernojn kaj la polvon de kometoj. Ŝi ludis gravan rolon en la operacioj de la fotilo OSIRIS en la misio Rosetta kaj poste estis kunordigistino pri utilŝarĝo por Comet Interceptor.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads