Abu Tig

From Wikipedia, the free encyclopedia

Abu Tig
Remove ads

Abu Tig, laŭ egipta arabe أبو تيج, kopte Ⲧⲁⲡⲟⲑⲏⲕⲏ estas urbego en Egiptio, en Provinco Asjut.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Demografio

En Abu Tig loĝis 105418 homoj en 2021 laŭ urbolisto de la Germanlingva Vikipedio (de:Liste_der Städte in Ägypten).

Geografio

Abu Tig situas en riverborda ebenaĵo laŭ la maldekstra (okcidenta) flanko de Nilo ĉe 51 m super la marnivelo. Tima troviĝas 19, provinca sidejo Asjuto 20, Manfalut 19, Abnub 29, Tahta 36, Manfalut 46, Saŭhaĝo 65, Malaŭi 89, ĉefurbo Kairo 334, Suezo 346, Asuano 365, Aleksandrio 482 kilometrojn (aere) .

Historio

Abu Tig estas pratempa urbo kun antikvaj arkelogiaj restaĵoj. Longe ekzistis lernejo ĉi tie por trejnado de ventrodancistoj, dum la publika ventra dancado estis malpermesita. En la frua 19-a jarcento sklavoj el Sudano estis kastritaj proksime de Abu Tig, plejparte fare de koptaj pastroj.

Ekonomio

Abu Tig vivtenis sin el agrikulturo, iomete el komercado kaj fremdultrafiko. Jam dum la antikva erao la komunumo estis centro por freŝaj kaj naturaj fruktoj, legomoj, spicoj.

Klimato

Abu Tig situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Averaĝe pluvas jare resume 2 mm novembre aŭ decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-30,5 °C.

Trafiko

Abu Tig havas trairajn fervojon kaj ĉefvojon. Ponto mankas ĉi tie. La plej proksima flughaveno funkcias en Asjuto. Ekde la pratempo la plej evidenta trafikilo estis la ŝipoj sur la Nilo.

Vidindaĵoj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads