Adalbert Merx
germana teologo kaj orientalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Adalbert Ernst Otto MERX (naskiĝinta la 2-an de novembro 1838 en Bleicherode, mortinta la 6-an de aŭgusto 1909 en Heidelberg) estis germana teologo kaj orientalisto. Edzigis lin en 1873 Sophie Curtius naskonta sep infanojn.
Remove ads
Vivo
Estante filo de predikisto kaj de la verkistino Eulalia Merx li frekventis gimnaziojn en Halberstadt kaj Schulpforta (ekde 1851) kie eblis ellerni ĉe Karl Steinhart la sirian kaj la araban lingvojn. Pro pli bonaj profesiaj ebloj studis li, krom lingviko, ankaŭ teologion, ekde 1857 ĉe la universitato de Marburg. Sanskriton lernigis lin Johann Gildemeister; pri la Malnova Testamento fruktodonis kursoj ĉe Franz Dietrich.[1] Post tri semestroj, Merx iĝis studento en Halle (Saale) kie gravan influon havis Emil Rödiger, Hermann Hupfeld kaj Friedrich August Arnold. Ĉe la universitato de Vroclavo sukcesis doktoriĝo en 1862 post defendo de tezo pri la leteroj de Ignaco je Polikarpo, la efezanoj kaj la romanoj. Furore li povis montri la malaŭtentikecon de la ĝis tiam sub la ignaca adresinteco prezentitaj leteroj. En 1864 Merx ricevis la teologian licencion en Berlino kaj jaron poste estis habilitiĝo ĉe la universitato de Jena (faklaboraĵo latinlingva Cur in libro Danielis iuxta hebraeam aramaea adhibita sit dialectus explicatur).
Kariero altlerneja
Dum la somera semestro 1865 Merx prelegis pri la biblia Joel-libro. En 1866 oni kandidatigis lin por estrado de la katedro pri ekzegezo de la Malnova Testamento. En 1869 li fariĝis eksterorda profesoro en la kuro de tio lia kolego Ludwig Diestel laŭdegis ties akribecon kaj fondon de la surloka periodaĵo "Archiv für wissenschaftliche Erforschung des Alten Testamentes" (malek-apero en 1872). En Jena frekventeblis, krom bibliaj seminiarioj, ankaŭ kursoj de Merx pri la lingvoj araba, persa kaj geeza. Ankoraŭ samjare oni vokis lin al la universitato de Tübingen por posteŭli Julius Moho je la katedro pri ŝemida lingvaro. En februaro 1873 Merx, kiel orda profesoro pri la Malnova Testamento, iĝis postanto de Eberhard Schrader en Gießen. En aprilo 1875 li iĝis posteulo de Ferdinand Hitzig ĉe la universitato de Heidelberg kie li ĝismorte restis.
Merx mortis tuj post funebra oratorumo en Heidelberg por la amiko kaj eklezihistoriisto Adolf Hausrath.
Remove ads
Graveco
Merx estis poligloto kaj multtalenta historiisto. Pli malfrue li dediĉis sin ankaŭ al la esplorado de la Nova Testamento, je la ĉefverko Die vier kanonischen Evangelien nach ihrem ältesten bekannten Texte (1897–1911). Li fundamente grava taksis pretigon de kritike eldonitaj tekstoj. Koncerne la Malnovan Testamenton li, ĉi-rilaten, ankaŭ reklamis pliŝaton de Septuaginto. La Biblio taksiĝu ankaŭ sub evolua aspekto. Merx ankaŭ atentigis pri la apokalipseco de profetaĵoj bilbliaj. Merx en Heidelberg dekanis ses fojojn kaj vicrektoris en 1892. Li membris je Protestantenverein kaj fondis en hajdelbergan filion de Evangelischer Bund.
Remove ads
Skribaĵoj (elekto)
- Das Gedicht von Hiob. Hebräischer Text, kritisch bearbeitet und übersetzt, nebst … Einleitung. Mauke’s Verlag, Jena 1871.
- Türkische Sprichwörter ins Deutsche übersetzt. Venedig, Armenische Druckerei. Erste Ausgabe, 1877.
- Eine Rede vom Auslegen ins besondere des Alten Testaments. Vortrag gehalten zu Heidelberg im wissenschaftlichen Predigerverein Badens und der Pfalz am 3. Juli 1878. Buchhandlung des Waisenhauses, Halle/S. 1879
- Die Prophetie des Joel und ihre Ausleger. Von den ältesten Zeiten bis zu den Reformatoren. Eine exegetisch-kritische und hermeneutisch-dogmengeschichtliche Studie. Buchhandlung des Waisenhauses, Halle/S. 1879
- Chrestomathia Targumica quam collatis libris manu scriptis antiquissmimis tiberiensibusque impressis celeberrimis. E codicibus ad codices vocalibus babylonicis instructis. Reuther, Berlin 1888.
- Die Ideen von Staat und Staatsmann im Zusammenhange mit der geschichtlichen Entwicklung der Menschheit. Festrede zur Feier des vierzigjährigen Regierungsjubiläums Seiner Königlichen Hoheit des Grossherzogs Friedrich von Baden gehalten in der Aula der Universität Heidelberg am 28. April 1892. Hörning, Heidelberg 1892
- Türkische Sprichwörter ins Deutsche übersetzt. Armenische Druckerei, Venedig 1893.
- Idee und Grundlinien einer allgemeinen Geschichte der Mystik. Akademische Rede zum Geburtsfeste des höchstseligen Grossherzogs Karl Friedrich am 22. November 1892 beim Vortrage des Jahresberichtes und der Verkündung der akademischen Preise gehalten. Hörning, Heidelberg 1893
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Adalbert Merx en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Breuer, Klaus: "Merx, Adalbert" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 194-195
- Vikifontaro
- Adalbert Merx Bibliographie
- "Merx, Adalbert" - ĉe: Hessische Biografie
- ligiloj ĉe DDB
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads