Adolph Menzel
germana artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Adolph Friedrich Erdmann von MENZEL (8a de Decembro, 1815 – 9a de Februaro, 1905) estis germana artisto de la Realismo fama pro siaj desegnoj, akvafortoj, kaj pentraĵoj. Kun Caspar David Friedrich, li estas konsiderata unu el la du plej elstaraj germanaj pentristoj de la 19-a jarcento,[1] kaj estis la plej sukcesa artisto siaepoke en Germanio.[2] Dekomence konata kiel Adolph Menzel, li estis nobeligita en 1898 kaj ŝanĝis sian nomon al Adolph von Menzel.
Remove ads
Kariero
Lia populareco en sia devenlando, speciale pri liaj historiaj pentraĵoj, estis tia ke malmultaj el liaj ĉefaj pentraĵoj lasis Germanion, ĉar multaj estis tuje akiritaj de muzeoj en Berlino.[3] La grafika verkaro de Menzel (kaj speciale liaj desegnoj) estis pli amplekse disvastigitaj; tiuj, kun neformalaj pentraĵoj kiuj ne estis dekomence intencitaj por ekspozicio, estis kio fakte okazigis lian postmortan reputacion.[4]
Kvankam li veturis por trovi subjektojn por sia arto, por viziti ekspoziciojn, kaj por renkontiĝi kun aliaj artistoj, Menzel pasigis plej el sia vivo en Berlino, kaj estis, spite la fakton, ke li havis nombrajn amikojn, li estis iom diskriminaciita fare de aliuloj.[5] Plej verŝajne li estis socie iom malakceptita pro sia fizika aspekto kiel grandkapulo kaj malaltulo de unu metro kaj tridek sep centimetroj.[5][6]
Remove ads
Galerio
- Falko atakanta kolombon, 1844
- Konstruaĵo kun salikoj, 1846
- Salono kaj la fratino de la artisto, 1847
- La dormoĉambro de la artisto en Ritterstraße, 1847
- Frederiko la Granda ludanta fluton en Sanssouci , 1852
- Kunsido de Frederiko la 2-a kaj Jozefo la 2-a en Neisse en 1769, 1857
- Labortago en Parizo, 1869
- Studimuro, 1872
- Vespermanĝo en dancejo, 1878
- Fronleichnamsprozession en Hofgastein, 1880
- Ĉe Bierĝardeno, 1883
- Japana artisto labore, 1886, grafito sur papero, Nacia Galerio de Arto
- Studo de viro kun rufo, ca 1850, paŝtelo sur bruna papero, Nacia Muzeo en Varsovio.
Remove ads
Notoj
Elektita bibliografio
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads