Aguascalientes

meksika subŝtato From Wikipedia, the free encyclopedia

Aguascalientes
Remove ads

Aguascalientes [AgŭaskalJENtes] (Esperantigite : Agvaskaljento) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ankaŭ ĝia ĉefurbo nomiĝas Aguascalientes; la nomo signifas hispane "varmaj akvoj".

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Aguascalientes (apartigilo).
Thumb
Rapidaj faktoj Federacia subŝtato, subŝtato de Meksiko [+] ...
Thumb
AguasCath002

Aguascalientes estas tre malgranda ŝtato centre de Meksiko, kun 5.600 km² kaj loĝantaro de preskaŭ miliono. Ĝi dividiĝas en 11 komunumoj (vd. ankaŭ la liston de komunumoj en Aguascalientes). Konataj krom la ĉefurbo estas Tepezalá, Jesús María kaj Pabellón de Arteaga. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-AGU".

La subŝtato havas nur du najbarojn, Jalisco kaj Zacatecas, de kiu ĝi estis disigita en 1835. Legendo diras, ke generalo Antonio LÓPEZ DE SANTA ANA je la 1-a de majo 1835 venis al la urbo Aguascalientes, kaj s-ino Luisa Fernández Villa de García Rojas dum bankedo rakontis al li pri la subpremo de la urbo flanke de Zacatecas kaj petis, ke li donu sendependecon. La prezidento petis por tio kison, ricevis ĝin – kaj Aguascalientes iĝis sendependa.

Lastatempaj guberniestroj de la subŝtato estis Carlos Lozano de la Torre, ekde la 1-a de decembro 2010, Martín Orozco Sandoval, ekde la 1-a de decembro 2016 kaj María Teresa Jiménez Esquivel, ekde la 1-a de decembro 2022.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj personoj

  • Antonio Acevedo Escobedo, skribisto
  • José María Bocanegra, Prezidanto
  • Francisco Díaz de León, artisto
  • Gabriel Fernández Ledesma, artisto
  • Manuel M. Ponce, musikisto
  • José Guadalupe Posada, artisto
  • Saturnino Herrán, artisto
  • Ramón López Velarde, poeto
  • Arturo Robles Aguilar, politikisto
  • Miguel Angel Barberena Vega, politikisto
  • Jose Antonio Zapata, gazetisto
  • Otto Granados Roldán, politikisto
  • Luís Armando Reynoso Femat, politikisto
  • Vicente Valdés Bejarano, Muzikisto

Vidindaĵoj

  • Sierra Fría (Malvarma Montoĉerno)
  • Cerro del muerto (Altaĵo Mortinto)
  • Cristo Roto (Rompita Kristo)
  • Plaza de toros "Monumental" ("Monumental" Taŭrobatala Areno)
  • Plaza de armas (Armiloj placo)
  • Plaza tres centurias (Trijarcento placo)

Vidu ankaŭ


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads