Alagoaso

subŝtato de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Alagoaso
Remove ads

Alagoaso estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

Thumb
Rapidaj faktoj portugale Alagoas, federacia unuo de Brazilo ...

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Alagoas. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [AlaGOas], en Esperanto. Tiu nomo signifas Lagetoj, en la portugala lingvo.

Laŭ la stato de 2018 en la subŝtato vivis 3 322 820 loĝantoj sur areo de 27 767 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Pernambuko, Bahio kaj Serĝipo.

Remove ads

Geografio

Alagoaso estas la dua plejmalgranda ŝtato de Brazilo. En ĝi estas 100 municipoj.

Historio

Antaŭ portugalanoj, la marbordo de Alagoaso estis konata de francoj. Tie loĝis indiĝenoj Kaeté. En 1535, portugalanoj konkeris Alagoason. En 1556, en suda marbordo de Alagoaso, pereis la ŝipon Nossa Senhora da Ajuda. En ĝi, vojaĝis al Lisbono la unua episkopo de Brazilo: Pero Fernandes Sardinha. Pli ol cent homoj estis bakitaj kaj manĝitaj de Kaeté. Inter 1630 kaj 1654, kiam nederlandanoj restis en Brazilo, tiam Alagoaso estis atakata multfoje. En la 17-an jarcento, ribelaj sklavoj fondis la Quilombo dos Palmares, afrikan regnon kiu daŭris ĝis 1695. En 1817, Alagoaso prenis aŭtonomion rilate al Pernambuko. Inter la 16-a de julio kaj la 10-a de novembro 1845 Henrique Marques de Oliveira Lisboa elektiĝis prezidanto de la provinco Alagoaso. En la fino de 19-a jarcento, Alagoaso prenis politikan gravan rolon kiun perdis tuj. En 20-a jarcento, dum mallonga periodo, 1990-1992, ĝi reprenis tiun gravan rolon kaj eĉ oni nomis tion periodo "Respubliko de Alagoaso".

Remove ads

Naturo

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads