Pernambuko
subŝtato de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pernambuko estas unu el la ŝtatoj respektive subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Pernambuco. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Pernambuko] mem, en Esperanto. Tiu nomo signifas Kie la maro disiĝas, en la tupia lingvo.
Laŭ la stato de 2017 en la subŝtato vivis 9 473 266 loĝantoj sur areo de 98 937,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Paraibo, Cearao, Piaŭio, Bahio kaj Alagoaso.
Remove ads
Urboj
Recifo, portugallingve Recife [re'sifj] estas ĉefurbo de Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo. Jaboatão dos Guararapes [ĵaboata dos guararapis] estas metropolo apartenanta al la metropola regiono Recife.
Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila ŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la ŝtato Pernambuko kiu enhavis 281,851 loĝantojn en 2009.
Camaragibe estas municipo kaj grandurbo de Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Caruaru estas la plej granda urbo en la regiono Agreste, konsiderata unu el la plej bonaj urboj de la ŝtato, ĝi estas kie troviĝas la plej granda São João en Brazilo, en 2024 la urbo havis 402 290 homojn.[4]
Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".
Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando, kie oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).
Remove ads
Esperanto-movado

En Pernambuko ekzistas la Pernambuka Esperanto-Asocio (Recifo), la Associação Brasileira de Cursos e Didática de Esperanto (do "brazila asocio pri kursoj kaj didaktiko de Esperanto", Olinda) kaj la Esperanto-Klubo Paulo Amorim Cardoso (Caruaru). Jam de multaj jaroj, Pernambuka Spiritisma Federacio (Recifo) ofertas bazan kaj senpagan kurson ĉiusabate matene. Oni renkontiĝas tie ĉiusabate matene por perfektiga kurso pri kulturaj temoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads