Alexander Shlafer

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alexander Shlafer
Remove ads

Alexander SHLAFER [ŝláfer][noto 1] (ruse Александр Шляфер [ŝláfer], naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1956 en Rusio) estas esperantisto, membro de Akademio de Esperanto, matematikisto, lingvosciencisto, komputisto kaj revizianto plus redaktoro de la revuo Monato[1][2].

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Biografio

Li esperantistiĝis aŭtodidakte en Rusio en 1978. Ekde 1993 li loĝas en Usono kaj de marto 1994 ĝis oktobro 1997 havis unuan usonan laborpostenon en la medicina centro de la Universitato de Kalifornio en San-Francisko.[3]

Esperanto

Aleksandro estas patro de du denaskaj esperantistoj, kiuj siatempe, dum siaj studentaj jaroj, mem oficiale instruis Esperanton en Universitato de Kalifornio en Berkeley (Kalifornio) kaj aktivis en Esperanto-movado.

Remove ads

Profesie

Alexander Shlafer doktoriĝis pri matematiko en la fako matematika logiko/algebro/nombro-teorio (1987).

Laborante en universitatoj, sciencaj kaj informo-teĥnologiaj organizaĵoj kaj sendepende, li profesie okupiĝis pri matematiko, logiko, artefarita intelekto, komputado, informa teĥnologio, lingvoinstruado, lingvoscienco matematika/komputa kaj ĝenerala, interlingvistiko kaj esperantologio.

Notoj

  1. En esperantlingvaj tekstoj ofte nomata Aleksandro SHLAFER, ĉiam kun familia nomo en la anglalingva formo oficiale registrita en Usono.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads