Anna Faris

usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia

Anna Faris
Remove ads

Anna Kay Faris (29-an de novembro 1976 en Baltimore, Maryland) estas usona aktorino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Thumb
Anna Faris (2007)

Faris plenkreskis en Edmonds (Vaŝingtonio, Usono), norde de Seattle. Ŝiaj gepatroj instigis ŝin jam junaĝe al aktorado. Ŝia aktorada debuto okazis en aĝo de 9 jaroj ĉe Seattle Repertory Theatre. Post ŝia finstudo en „Edmonds Woodway High School”. Ŝi studis anglistikon en Universitato de Vaŝingtonio. Post ŝia filma debuto en Lovers Lane (1999), ŝi translokiĝis en Los Angeles. Ŝi ludis ĉefrolon en filmoj Scary Movie (2000), Scary Movie 2 (2001), Scary Movie 3 (2003) kaj Scary Movie 4 (2006). Pro ŝia ludo en la hororfilma parodio Scary Movie, oni nomumis ŝin je MTV Movie Award en du kategorioj. Post Lost in Translation, ŝi sukcesis ludi seriozan rolon en Brokeback Mountain. Por 2026 antaŭvidiĝas prezento de la animacia filmo Toy Story 5, kiun ŝi kiel voĉaktoro kunkreis.

Remove ads

Private

Ŝi geedziĝis en 2004 kun aktoro Ben Indra, ili divorcis en 2007. Anna Faris vivas ekde 2009 en geedzeco kun aktoro Chris Pratt, ili havas komunan filon, naskiĝintan la 25-an de aŭgusto 2012.

Filmografio

  • 1991: Deception: A Mother’s Secret
  • 1996: Eden
  • 1999: Lovers Lane
  • 2000: Scary Movie
  • 2001: Scary Movie 2
  • 2002: The Hot Chick
  • 2002: May
  • 2002: Sheer Bliss, Winter Break
  • 2003: Lost in Translation
  • 2003: Scary Movie 3
  • 2004: Friends (en diversaj seriopartoj)
  • 2005: Brokeback Mountain
  • 2005: Wild X-mas
  • 2005: Waiting…
  • 2005: 3 & 3
  • 2005: Blue
  • 2006: Scary Movie 4
  • 2006: My Super Ex-Girlfriend
  • 2007: Smiley Face
  • 2007: Mama’s Boy
  • 2008: House Bunny
  • 2009: Observe and Report
  • 2009: Alvin und die Chipmunks 2 (voĉo de Jeanette en la angla versio)
  • 2009: Frequently Asked Questions About Time Travel
  • 2009: Cloudy with a Chance of Meatballs (voĉo)
  • 2010: Yogi Bär
  • 2011: Take Me Home Tonight

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads