Anna Löwenstein
brita itala Esperanto-verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Anna LÖWENSTEIN (naskiĝis en 1951 en Britio) estas esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel redaktorino kaj verkistino. Ŝi estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2019.[1]
Remove ads
Postenoj en Esperantujo
Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979.
Sub la nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 ĝis 1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986.
Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001.
En oktobro 2020 ŝi estis reelektita kiel sekretario de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO.[2]
Remove ads
Verkado
Ŝia plej konata verko estas La ŝtona urbo (1999), historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto. En 2010 ĝi aperis ankaŭ en la franca, en traduko de Godeleine Logez. Temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. La romano aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj. Al tiu romano pri historio en Romo en la frua imperia epoko sekvis du aliaj pli-malpli samperiodaj historiaj romanoj. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto Morto de Artisto, en kiu ĉefrolas la imperiestro Nerono, tamen, same kiel en sia unua romano, Löwenstein rakontas la historion tra la okuloj de sklavo. En 2021 estis publikigita en la sama eldonejo La Memoraĵoj de Julia Agripina, en kiu ĉefrolas Agripina, la patrino de Nerono kaj edzino de la imperiestro Klaŭdio. Same kiel ŝia antaŭa romano, la romano priskribas, interalie, la koruptan efikon de potenco.[3]
Löwenstein verkis ankaŭ plurajn nefikciajn librojn. En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. La libreto Konciza klarigo pri la landonomoj (2009) klarigas, kiel funkcias la du-kategoria sistemo de landonomoj en Esperanto, kaj donas kompletan liston de landoj kaj landanoj laŭ la rekomendo de la Akademio de Esperanto en ĝiaj Oficialaj informoj (n-ro 11, 2009) [4].
Remove ads
Persona vivo
Anna Löwenstein antaŭe loĝis en Italio, sed nun loĝas en Londono [5]. Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, kiuj ambaŭ estas denaskaj esperantistoj.
Verkoj
- La ŝtona urbo (1999) (ISBN 9071205770)
- Rusoj loĝas en Rusujo (2007)
- Morto de Artisto (2008) (ISBN 978-90-77066-39-3)
- Konciza klarigo pri la landonomoj (2009)
- La teorio Nakamura (2018) (ISBN 9788089366897)
- La Memoraĵoj de Julia Agripina (2021) Antverpeno: FEL, 564 pp. (ISBN 9789077066737).
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads