Renato Corsetti

itala lingvisto (1941-), prezidanto de UEA (2001-07) From Wikipedia, the free encyclopedia

Renato Corsetti
Remove ads

Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo, mortis la 1-an de februaro 2025 en Londono[1]) estis itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vivo

Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.

Li loĝis en Britio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.

Remove ads

Esperanto

Li estis Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto. En la 1970aj jaroj li helpis krei esperantajn reklamfilmetojn por FIAT en Esperanto. [2]

La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).

Corsetti estis profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. En 1998 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto [3] kaj ekde 2020 li denove anis en la skipo de lingvaj konsilantoj de Monato.

Remove ads

Verkado

Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Renato Corsetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads