Maskato

ĉefurbo de Omano From Wikipedia, the free encyclopedia

Maskatomap
Remove ads

Maskato[1] (arabe مسقط Masqat; angle Muscat) estas la ĉefurbo de Omano. La nomo signifas loko de falado - supozeble aŭ pro tio, ke oni tie faligas la ankrojn de ŝipoj, aŭ pro la kruta marbordo. En la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj Matrah, Ruwi, Qurum kaj Sib vivas proksimume 1 650 319 homoj (2023), la plej granda parto ekster la kerna urbo Maskato.

Thumb
Rapidaj faktoj Sultanlando, Duoninsulo ...
Thumb
mapo de Omano laŭ stilo de la monda faktolibro de CIA
Thumb
esperanta mapo de Omano el la Poŝatlaso de la mondo el 1971, eltondaĵo el la mapo 20
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

La urbo situas ĉe la marbordo en la oriento de Omano, apud la golfo de Omano, fone de golfeto ĉirkaŭita de rokaj krutaĵoj.

La vetero en la urbo estas tre varma.

Klimato

La Klimato de Maskato estas tre varma kaj humida pro la urbo estas lokita en 'Arida Klimato areo' laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. En Sumero, La Normalaj altoj estas intervalo de 34-40 c (93.2-104 f) kaj en la Vintraj monatoj la normalaj altoj estas 24-30 c (77-86 f).

Ekonomio

La urbo Maskato estas grava pro la eksporto de nafto tra la haveno. Krome la incenso de tie havas tutmondan famon. La flughaveno de la urbo (Internacia Flughaveno de Seeb) troviĝas en distanco de 30 km de la urbo.

Historio

En la 16a jarcento Maskato atingis gravecon por Eŭropo, kiam ĝi en 1507 estis okupita de Portugalio, kiu volis kontroli la komercon en la persa golfo. La portugaloj sukcesis resti en Maskato ĝis 1650, kiam la Yaruba-dinastio el Omano forpelis ilin. Poste la urbo evoluis al grava komerca haveno en la orienta araba duoninsulo.

Inter 1779 kaj 1792 Sayyid Hamad ibn Said translokigis la ĉefurbon de Omano ekde Rustaq al Maskato. Ekde 1808 Maskato estas sidejo de la registaro.

Fine de la 19a jarcento la urbon ĉirkaŭis 4,5 m alta muro, en kiu estis nur du pordegoj. Krome la urbo, same kiel la haveno estis protektita per fortikaĵoj kaj turoj. Interne estis malvastaj, kurbaj kaj malpuraj stratoj. El la portugala tempo restis kelkaj preĝejoj uzataj kiel stokejoj. Tiutempe la urbo estis centro de grava surmara komerco kaj stokadejo por la eksporto al Persio.

Remove ads

Maskato en la moderna tempo

Ekde 1970 (la t.n. omana renesanco) kadre de la modernigo de la tuta lando ankaŭ Maskato estis energie plukonstruata. Ĝi evoluis al la plej grava komerca kaj industria centro de la lando.

Hodiaŭ en Maskato troviĝas modernaj malsanulejoj, multaj superaj lernejoj, inter kiuj elstaras Universitato Sultano Kabus, granda haveno (Mina Qaboos Haveno), la internacia flughaveno Seeb, radio- kaj televido-stacio kaj borso. En la gubernio Maskato loĝas 27,1 % de la tuta loĝantaro de Omano (censo 2003).

De la iamaj fortikaĵoj konserviĝis fosejo (arabe Al-Hosn). Krome la du urbaj pordegoj travivis: Bab al Matha'eeb - la "pli granda pordego" kaj la "pli malgranda pordego".

Remove ads

Klimato

Maskato havas varman dezertoklimaton. Jare pluvas ĉ. 100 mm, inter junio-oktobro ne aŭ apenaŭ pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 29  °C (somere 49  °C).

Celoj de ekskursoj

Maskato havas plurajn belajn strandojn: La strandon Qurum, Bandar Al-Jissah kaj Yeti. Ŝatataj publikaj verdejoj estas la natura parko Qurum, Riam kaj Kalbouh.

Vidindaĵoj estas la granda moskeo de sultano Qaboos, la Souq de Muttrah kaj la fortikaĵoj de Al-Jalali kaj Al-Mirani, kiuj troviĝas flanke de la sultana palaco Al-Alam. Krome indas mencii Burj Al-Sahwa, la horloĝturan placon kaj la proksiman hotelon palaco Al-Bustan, kiu apartenas al la plej elegantaj hoteloj de la araba duoninsulo.

Ĉiujare la Festivalo de Maskato altiras multajn vizitantojn.

Remove ads

Galerio

Altlernejoj

Maskato havas pli ol dekon da diversaj altlernejoj, interalie universitaton kaj altlernejojn pri tekniko, financo kaj diversaj fakoj.

Literaturo

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads