Australian Open
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La teniskonkurso Australian Open (Aŭstralia malferma ĉampionado) estas tenisturniro en Aŭstralio. Ĝi apartenas al la grandaj kvar turniroj de Granda Ŝlemo kaj okazas dum du semajnoj en januaro en Melburno, la dua plej granda urbo de Aŭstralio.

Jevgeni Kafelnikov kaj Jarkko Nieminen en Margaret-Smith-areno. (En la fono: Rod-Laver-areno, la centa korto)
La Aŭstralia Malferma, fondita en 1905 kiel ferma "aŭstralazia ĉampionado", estas la plej granda regule okazanta sportevento sur la aŭstralia kontinento (en 2006 ĝi allogis 550.552 spektantojn). Ĝi malfermiĝis por eksterlandaj konkursantoj nur en 1969, en 1976 (Mark Edmondson) kaj 1978 (Chris O'Neil) lastfoje estis aŭstraliaj venkintoj de la turniro.
La turniro havas 5 konkurserojn: unuopaj viroj, unuopaj virinoj, paraj viroj, paraj virinoj, geparoj.
En 2009 venkis la hispano Rafa Nadal kaj en 2014 la sviso Stanislas Wawrinka.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


