French Open
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Franca malferma tenisturniro (angle French Open) (oficiale: france Tournoi de Roland-Garros) apartenas al la grandaj kvar tenisturniroj de Granda Ŝlemo kaj okazas dum du semajnoj inter mezo de majo kaj komenco de junio en Parizo.

La matĉoj okazas sur sabla grundo - tio kaŭzas malrapidigon de la ludoj, kiuj konsekvence daŭras pli longe ol tiuj de la aliaj tri grandŝlemaj turniroj.
Remove ads
Historio
La unua „Championnat de France international de Tennis“ okazis en 1891, virina konkurso unuafoje en 1897. Ekde 1928 ĝi estas aranĝata en tenisejo "Roland Garros" (heroa piloto dum la Unua Mondmilito). Lasta franca venkinto estis Mary Pierce en 2000.
Lastaj individuaj venkintoj
Lastaj individuaj venkintoj estis en la vira konkuro Carlos Alcaraz en junio 2024 kaj 2025, en 2024 kontraŭ Alexander Zverev kaj sekvajare kontraŭ Jannik Sinner. En la virina individua konkuro temis pri Iga Świątek en 2024 (kontraŭ la italino Jasmine Paolini), kiu jam gajnis en 2020 kaj 2022, kaj pri Coco Gauff en 2025, kontraŭ Arina Sabalenka.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de la turniro france / angle / hispane
- Turniro 2007, raportita de televidkanalo France 2 Arkivigite je 2005-07-07 per la retarkivo Wayback Machine france
- Pli ol 600 horoj da teniso de French Open (ina.fr) Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today france
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


