Bertram Potts
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bertram POTTS (naskiĝis en 1895, mortis la 2-an de januaro 1994 en Lower Hutt, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto ekde 1912. Lia edzino dum 73 jaroj estis Mary E. Potts (naskiĝis en 1897 - mortis la 9-an de decembro 1993).
Remove ads
En Esperantujo
Li estis prezidanto (1938-1948), poste dumviva honora prezidanto de Novzelanda Esperanto-Asocio, redaktoro kaj recenzanto de ties revuo (1944-1964). En 1956-1957 li vojaĝe prelegis en 11 eŭropaj landoj pri la prahistorio de Nov-Zelando.
Verkoj

Dumviva membro kaj plurjardeka fakdelegito de UEA, li estis tutmonde konata precipe kiel verkisto. Li aperigis la legolibron Progress Esperanto Reader (1940), la novelajn volumojn Nokto da timo (1971), La nova butikisto de Nukugaia k. a. noveloj (1978) kaj Kaverno apud la maro (1983), la edukcelan Facila skeĉalbumo (1984), tradukon de la romano Infanoj de la malriĉuloj de John A. Lee (1972) kaj Poezia bukedo por geknaboj de la mondo (1978).
Remove ads
Bibliografio
Originalaj verkoj
- Nokto da timo (Dansk Esperanto Forlag, 1971)
- Poezia bukedo por geknaboj de la mondo (Amo-Akademio, 1978; dua eldono: Fonto, 2016)
- La nova butikisto de Nukugaia, kaj aliaj noveloj (La Laguna, 1978)
- Kaverno apud la maro, novelaro (Stafeto, 1983)
- Facila skeĉalbumo, 100 mallongaj skeĉoj por legado aŭ prezentado (Fonto, 1984)
Recenzoj
Pri Nokto da timo
![]() |
|
Tradukaĵo
- Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo : Children of the Poor, 1934]
Artikolo
- Antaŭparolo de Kien la poezio?, de Brendon Clark (Esperanto Pub., 1957)
Eksteraj ligiloj
Verkoj ĉe Vikifontaro
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads