Beurnevésin
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Beurnevésin estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Remove ads
Geografio
Bernevésin situas en la nordo de la kantono ĉe la franca landlimo proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Porrentruy. La teritorion de la komunumo senakvigas la rivereto Vendline, kiu alfluas al Allaine en Delle en Francio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,1 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Beurnevésin limas en nordoriento al Pfetterhouse (Francio), en sudoriento al Bonfol, en sudokcidento al Damphreux, en okcidento al Lugnez, kaj en nordokcidento al Réchésy (Francio).
Trafiko
La komunumo Beurnevésin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio tra Coeuve kaj Lugnez al Porrentruy.
Historio
La unua dokumenta mencio de Beurnevésin datiĝas el la jaro 1270 kiel Brunnevisin.[1] Dum mezepoko la vilaĝo Beurnevésin apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departemento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Beurnevésin apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Beurnevésin apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




