Haut-Rhin

franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia

Haut-Rhin
Remove ads

Haut-Rhin [oʁɛ̃] estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est. Ĝi etendiĝas sur 3 525,17 km2 kaj havas 758 723 loĝantojn. La ĉefurbo estas Colmar. Ĝia nomo signifas “alta Rejno”. La administra unuo kovras la sudan parton de la kultura regiono Alzaco, kies historia nomo estis Supra Alzaco. La adjektivo kontrastigas ĝin de la norda parto de Alzaco, kiu historie nomiĝis Suba Alzaco kaj en 1790 ricevis la departementan nomon Bas-Rhin, "malalta Rejno". En ambaŭ departementoj tradicie aparte parolatas la alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca), dialekto de la germana lingvo same parolata en Badeno, la sudokcidenta parto de Germanio kaj en la germanlingva parto de Svislando (tie ankaŭ nomata svisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...

La departemento tute enhavas 366 komunumojn.

La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1].

Remove ads

La nomo en Esperanto

Laŭ eŭropa perspektivo klaras, ke la rivero Rejno ne komenciĝas inter Bazelo kaj Saint-Louis, kie ĝi ektuŝas Francion, kaj ne finiĝas en Lauterbourg, la lasta franca komunumo ĉe la rivera bordo. Tial klaras ke el tiu eŭropa perspektivo la esperanta termino Malsupra Rejno "pli malsupre" indikas regionon ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando, kaj la termino Alta Rejno "pli supre" fakte indikas la svislandan kaj germanian riveroparton inter la elfluo el la Bodenlago kaj la urbo Bazelo. Tial tute sencas en Esperanto koresponde al la tradicia loka lingvo, la dialekto alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca) nomi la regionon Supra Alzaco, kvankam la historia teritorio samnoma ne ekzaktae samas al la nuna departemento.

Remove ads

Geografio

Thumb
Pejzaĝo de Haut-Rhin

Haut-Rhin havas landlimojn kun la departementoj Bas-Rhin, Vosges kaj Territoire-de-Belfort, sed ankaŭ kun Germanio kaj Svislando.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads