Morvan

From Wikipedia, the free encyclopedia

Morvan
Remove ads

Morvan (antaŭlonge Morvand) estas franca masivo el altaj montetoj situanta en region Burgonjo-Franĉkonteo, sur departementoj Côte-d'Or, Nièvre, Saône-et-Loire kaj Yonne. Ĝi superas kaviĝojn de Bazois kaj Neversio okcidente, Terre-Plaine kaj kaviĝon de Auxois norde, ebenaĵojn de Ĉarolio kaj de Aŭtunio sude kaj sud-oriente.

Thumb
Rapidaj faktoj montarmasivo [+], Lando ...

Estas malfacile konsideri Morvan kiel montaron : laŭ klimato, ĝiaj maksimumaj kulminoj situigas ĝin en monteteca etaĝo.

Kulmino de Morvan estas Haut Folin (901 metroj). La regiono estas markita per densa hidrografia reto, kun multaj artefaritaj lagoj, kaj per forta arbareco. Morvan konsistigis regionan naturan parkon ekde 1970. Ĝi estas la signifika reliefo plej proksima al pariza aglomeraĵo. Ĝi povas esti konsiderata kiel granita avangardo de Centra Masivo.

Remove ads

Geografio

Administra divido

Thumb
Mapo de Burgonjo kun kantonoj ligitaj al Morvan

Morvan estas ofte konsiderata kiel nordorienta etendiĝo de Centra Masivo.

Topografio

Thumb
Haut Folin kaj ties televidrelajso (901 m)
Thumb
Monto Beuvray (821 m)
Thumb
Château-Chinon sur flankoj de kalvario

Norde, Morvan aspektas kiel vasta altebenaĵo ĝiboplena, kiu altiĝas malrapide suden. Tiuj ondoj, kiuj staras laŭ ŝtupoj malsupreniĝas ĝis pariza baseno, kaj konsistigas Malsupra-Morvan (france Bas-Morvan). Alteco ne superas 600 metrojn. En sia malsupra parto, sude de Montsauche-les-Settons, staras la plej altaj kulminoj de Supra-Morvan (france Haut-Morvan).

Morvan ne posedas tre altajn montojn ĉar ĝia maksimuma alteco estas en montoĉeno Bois du Roi sur Haut Folin kaj ties 901 metroj. Tamen aliaj montoj atingas aŭ superas 800 metrojn :

  • Grand Montarnu (kulmino de Nièvre) : 857 m
  • monto Préneley : 855 m
  • Bas Folin : 832 m
  • monto Beuvray : 821 m
  • Bois de la Loge : 818 m
  • Télégraphe, aŭ Tureau des Grands Bois : 800 m

Montoĉeno Bois du Roi enhavas kelkajn duarangajn montojn kiaj Haut Forgeot (809 m), Trois Bornes (838 m) aŭ Brûlé (882 m).

Aliaj montoj de Morvan estas :

  • Montiant : 787 m
  • Roche de Suize : 766 m
  • Mont Moux : 753 m
  • Nid au Vautour : 684 m
  • signal d'Uchon : 681 m
  • Kalvario en Château-Chinon (urbo) : 609 m
  • monto Bard : 554,2 m

Morvan de 400 m

Thumb
Monta pejzaĝo de Morvan

« Morvan de 400 m » estas aro da montetoj el granito, kies alteco ĝenerale estas inter 300 kaj 500 m, excepte de ĉirkaŭ Monto Beuvray (kiu kulminas je 821 m) kaj de vallons du Chaloire (kiuj povas alti ĝis 600 m). La klimato estas tie malpli severa ol centre de Morvan.

Pro sia situo kaj alteco, Morvan ricevas oftajn kaj abundajn pluvojn, averaĝe 1 000 mm da pluvo jare rande kaj pli ol 1 800 mm sur la plej kulminoj[1]. Pluvas aŭ neĝas dum preskaŭ 180 tagoj jare sur la kulminoj.

Akvejoj

Thumb
Lago de Pannecière kaj ties hidroelektra baraĵo

Estas multaj riveroj, kiuj provizas artefaritajn lagojn (lago de Pannecière-Chaumard (520 ha) kaj lago de Settons (320 ha) estas la plej grandaj). Tiuj spektakla lagoj allogas multajn turistojn en la regiono.

Estas 4 aliaj grandaj lagoj en Morvan : lago de Chamboux (75 ha), lago de Chaumeçon (135 ha), lago de Crescent (165 ha) kaj lago de Saint-Agnan (140 ha).

Thumb
Geologia mapo de Morvan
Remove ads

Regiona Natura Parko de Morvan

Thumb
Regiona Natura Parko de Morvan en Burgonjo ekde ĉarto de 2007.

Morvan estas protektita per Regiona Natura Parko kreita en 1970.

Historio

Romia epoko

En 52 a.K., urbo nomita Bibracte staris sur Monto Beuvray (821 m). Tiu urbo, ĉefurbo de gaŭla tribo de aeduoj fariĝis fama okze de invado de Gaŭlio fare de Julio Cezaro. Tie la gaŭlaj triboj decidis defendi sin ariĝante malantaŭ nur unu estro, Vercingetoriks. Monto Beuvray fariĝis tre grava prifosadejo.

Post romia invado, Bibracte estis forlasita profite al Autun situanta je dudeko da kilometroj.

Moderna epoko

Morvan estas ankaŭ la lando de Vauban, kiu naskiĝis tie en 1633 kaj tie vivis dum sia infaneco.

Gastronomio

Estas du fromaĝoj en Morvan : « Saint-Alban » kaj « Fin Morvan ».

Thumb
Tipa mezepoka morvana domo (desegno de Eugène Viollet-le-Duc).

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads