Johanesburgo
la plej granda urbo en Sud-Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Johanesburgo (isiZulu: iGoli, orej) estas urbo kaj distrikto en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. Antaŭurboj de Johanesburgo estas la getourbo Soweto kaj Sophiatown.


Remove ads
Geografio
- Kontinento: Afriko
- Regiono: Suda Afriko
- Lando: Sud-Afriko
- Provinco: Ĥaŭtengo
- Distrikto: Johanesburgo
- Urbo: Johanesburgo
Loĝantaro

Laŭ distrikta censo de 2001 la loĝantaro estas 3 225 811 (laŭ aliaj 3.225.608; kun antaŭurboj preskaŭ 8 milionoj).
Remove ads
Klimato
Johanesburgo havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. En ĉirkaŭ junio estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.
Famuloj
En Johanesburgo mortis:
- hungardevena iama akvopilkisto György Bródy
- hungara ekonomikisto Emil Katona
- hungardevena skulptisto Zoltán Borbereki Kovács.
Aliaj datenoj
- Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
- Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
- Zulua nomo: eGoli (= ora loko)
- Karesnomo: Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
- Fondo: je la 4-a de oktobro 1886
- Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
- Alteco: 1 600 m super marnivelo
Servoj
Bildgalerio
Eksteraj ligiloj
- registara retpaĝejo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads