Bière VD

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Bière VDmap
Remove ads

Bière estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 674 loĝantojn je la 31-a de decembro 2022.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bière
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Bière situas ĉe la suda piedo la Ĵurasa Montaro en distanco de proksimume 28 km okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj proksimume 43 km nordoriente de Ĝenevo. En la teritorio de la komunumo fontas la riveroj Aubonne, ties alfluanto Toleure kaj Veyron, ĉefa alfluanto de la rivero Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bièro, la armebazo kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,01 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo respektive por la armebazo kaj 6,7% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bière limas en nordokcidento al Le Chenit, en nordoriento al Berolle, en oriento al Ballens, en sudoriento al Yens, en sudoriento al Saint-Livres, en sudo al Montherod, en sudokcidento al Saubraz, kaj en okcidento al Gimel.

Trafiko

En Bière komenciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 128 al Morges. Apud Morges en distanco de proksimume 18 kilometroj de la komunumo situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1. La stacidomo de Bière estas la kapostacio de la Fervojo Bière-Apples-Morges, kiu ligiĝis kun la reto de Svisaj Federaciaj Fervojoj en Morges en 1895.

Vidindaĵoj

En loko nomata "Chatelard" eble estis kastelo. Hodiaŭ oni nomas "Kastelo" domon, kiu situas norde de la preĝejo.

La armebazo

La Federacia Svisa Armeo utiligas terenojn sude de la urbo de 1822; la artilerio instaliĝis en 1864; kazernoj estis konstruitaj en 1864. La armebazo tiel nomata "Place d'Armes de Bière" entenas lernejojn por rekrutoj pri infanterio kaj artilerio kaj la Centron Okcidentan de Instruo pri Artilerio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Berolle datiĝas el la jaro 1177 kiel Beria. Sur la komunuma teritorio oni trovis restaĵojn de fortikita romia restadejo. Pluraj familioj el inter ili la nobela familio de Bière posedis feŭdajn havaĵojn en Bière dum mezepoko. Al la evoluo de la vilaĝo kontribuis en la 12-a jarcento la Priorejo de Granda Sankt-Bernardo kaj la Frataro de la Sankta Spirito, kiuj posedis arbarojn kaj bienojn en Bière. Post la konkere de la priorejo fare de Berno en la jaro 1536 Bière fariĝis senjorujo kun propra tribunalo sub la administrado de la berna Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Aubonne, kiu tiam estis integrita surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads