Bodo Sperling

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bodo Sperling
Remove ads

Bodo SPERLING (naskita la 6an de majo 1952 en Hanau, Germanio) estas germana artisto, pentristo, inventisto kaj sinestetikisto.

Thumb
Crystal Object, Objectivism, 8°36'44" 49°43'33" 19:00h
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Vivo

Bodo Sperling kreskis en Frankfurto ĉe Majno, Leipzig, Amsterdamo kaj Berlino. Li kreis kaj vendis siajn unuajn pentraĵojn sur la stratoj kaj en la kluboj de Amsterdamo. Arta influo venis de sia preskaŭ ĉiutaga ĉeesto en la Paradiso, muzika kaj kultura centro kien li venis kune kun artistoj de ĉirkaŭ la mondo. Unu fokuso de lia laboro estas la evoluo de sciencaj modeloj per aspektado ĉe la estetiko, kaj la efektivigo de sciencaj modeloj en objektoj. En 1985 li evoluigis la artodirekton "Objektivismo". [1][2][3] En 1991 li kreis ĉe la nacia ekspozicio en Kaselo, videinstalaĵo kiu alfrontis la spektanton pri la objektiva dokumentado de tempo. Ĝi estis instalita sur pluraj tunoj da ŝtonaltaro sur kiu eltenis ŝtalobaseno. En tiu ŝtalobaseno formiĝis tempokristaloj de bolanta solvo. La tuta procezo estis dokumentita dum pluraj semajnoj per aŭtomata fotilo. [4] La bazon de lia laboro li vidas en linio kun esplorado de Rupert Sheldrake kaj lia teorio de morfia kampo.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads