Estetiko

fako de filozofio pri arto, belo kaj gusto From Wikipedia, the free encyclopedia

Estetiko
Remove ads

La estetiko (greke ασεισσις, aisthesis, signifas sensaĵoperceptaĵo) estas la parto de la filozofio, kiu prizorgas la esencon kaj la percepton de la belo. Ĝi studas la pritaksadon kaj la estetikajn emociojn, plie la diversajn formojn de la arto.

Thumb
Kovrilpaĝo de Aesthetica (1750) de Alexander Gottlieb Baumgarten.

La estetiko estas do teorio pri belo; du ĉefaj aspektoj povas esti aparte rimarkataj:

  • la estetiko estas teorio, kiu volas esti normiga scienco, apud logiko kaj moralo (depende de la ĉefaj homaj valoroj: la vero, la bono, la belo). Ĝi estas do teorio de distinga tipo de valorjuĝadoj, kiu eldiras la ĝeneralajn normojn de la belo;
  • la estetiko estas ankaŭ metafiziko de la belo, kiu strebas malkaŝi la originan fonton de tutaj senseblaj belaĵoj: speguligo de la inteligenteblo en la materio (Platono), manifestado de la ideo (Hegelo), natura belo kaj arbitra belo, ktp.

Laŭ Francisko Azorín estetiko estas Scienco pri la belo en la arto, en la vivo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka aisthetikos siavice el aesthetos (veraĵo), kaj de tie la latina aesthetice.[2]

Remove ads

Filozofio de arto

Unu el la esencaj funkcioj de arto estas ligi nin al ni mem, al kiu ni estas en praktiko, kaj al kiu ni povas esti. Ĝi trompas, versatila kaj escepta por esprimi la komunan kaj universalan. Arto memorigas nin pri ni mem, tiklas jukas kaj elvokas subpremitajn aŭ neaktivajn partojn, puŝas kaj inspiras por esti.

Vidu ankaŭ

Bidaro

Pliaj informoj Ĉielarkoj ofte havas estetikan allogon., La Mandelbrot-aro kun kontinue kolora medio ...

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads