Bouaké

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bouaké
Remove ads

Bouaké [buake] aŭ Bwake estas metropolo kaj ĉefdiocezo en Ebur-Bordo. Ĝi estas ankaŭ departementa sidloko.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Bouaké situas sur malebenaĵo en la meza sekcio de la lando. Lago Kossou situas 50, Jamusukro 100, Abiĝano 350 km.

Historio

Bouaké estis establita, kiel franca armea poŝto en 1899 kaj estis administra centro ekde 1914. Francaj kaj Unuiĝintaj Nacioj pacosoldatoj nuntempe servas en la metropolo. Ekde 2005 denove funkcias universitato en la urbo.

Ekonomio

Bouaké estas konata pro ĝiaj metioj. La ekonomio estas bazita sur la kotonoindustrio. La urbo plejparte kreskis en la 1970-aj jaroj post la konstruado de la centralo ĉe Kossou Lago. En proksimeco de Bouaké oni minadas orojn, hidrargojn, kaj manganojn. En la urbo oni prilaboras aŭ produktas konstrumaterialojn, tabakvarojn, teksaĵojn kaj nutraĵojn.

Klimato

Bouaké situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26  °C. Jare pluvas po 1103 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en septembro.

Trafiko

Bouaké havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Jamusukro kaj Burkino, fervojaj linioj kuras al Abiĝano kaj Burkino.

Vidindaĵoj

Thumb
Katedralo en Bouaké

Ĝemelurboj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads