Bruna bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bruna bubuko (Ninox scutulata), konata ankaŭ kiel Bruna akcipitrostrigo, estas specio de strigo en la familio Strigedoj. Ĉi tiu specio estas parto de la pli granda grupo de strigoj konataj kiel tipaj strigoj, Strigedoj, kiu enhavas la plej multajn speciojn de strigoj. La alia grupo estas la Turstrigoj, Titonedoj. Ĝi estas specio de strigo loĝanta reproduktulo en suda Azio el Barato, Srilanko, Butano, Bangladeŝo kaj Nepalo oriente ĝis okcidenta Indonezio kaj suda Ĉinio.
Remove ads
Taksonomio
La Bruna bubuko estis formale priskribita en 1822 fare de Stamford Raffles el specimeno kolektita en Sumatro laŭ la dunoma nomo Strix scutulata.[1] La specia epiteto devenas el Latina scutulatus kun la signifo "diamanto-forma".[2] La bruna bubuko estas nun metita kun la aliaj bubukoj en la genron Ninox, kiun enkondukis la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson en 1837.[3][4]
Aspekto

La bruna bubuko estas mezgranda strigo kun longo de 32 cm. Ĝi havas akcipitro-similan formon pro sia longa vosto kaj manko de klara vizaĝdisko. La supraj partoj estas malhelbrunaj, kun strieca vosto. La subaj partoj estas blankecaj kun ruĝecbruna strieco, kvankam la subspecio trovita en la Andamanoj havas malhelbrunajn subajn partojn. La okuloj estas grandaj kaj flavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.[5]
Tiu ĉi specio estas tre noktema, sed ĝi ofte povas esti trovita per la malgrandaj birdoj, kiuj ĉikanas ĝin dum ĝi ripozas en arbo. Ĝi manĝas ĉefe grandajn insektojn, ranojn, lacertojn, malgrandajn birdojn kaj musojn. La krio estas ripetata malalta, mola, muzika u-uk ...uu-uk... kiu povas esti aŭdata ĉe krepusko kaj tagiĝo. Tiu ĉi strigo estas tre ofta en urboj kiel Kolombo, Srilanko, same kiel en antaŭurbaj areoj proksime al konstruaĵoj.
Oni agnoskis jenajn naŭ subspeciojn:[4]
- N. s. lugubris (Tickell, 1833) — norda, nordorienta, centra Barato kaj Nepalo
- N. s. burmanica Hume, 1876 — nordorienta Barato ĝis suda Ĉinio, Hindoĉino kaj Tajlando
- N. s. hirsuta (Temminck, 1824) — suda Barato kaj Srilanko
- N. s. isolata Baker, ECS, 1926 — Kar Nikobar
- N. s. rexpimenti Abdulali, 1979 — Granda Nikobaro
- N. s. scutulata (Raffles, 1822) — Malaja duoninsulo, Riau Arkipelago, Sumatro kaj Insulo Bangka
- N. s. javanensis Stresemann, 1928 — okcidenta Javo
- N. s. borneensis (Bonaparte, 1850) — Borneo kaj nordaj Natunaj Insuloj
- N. s. palawanensis Ripley & Rabor, 1962 — Palavano (okcidenta Filipinoj)
Remove ads
Distribuado kaj habitato
La bruna bubuklo estas loĝanta reproduktulo en plejparto de tropika suda Azio de la Mezoriento ĝis suda Ĉinio. Ĝia vivejo estas arbarriĉa kamparo kaj arbaro. Ĝi demetas tri ĝis kvin ovojn en arbotruo.
Ekzistas du registroj de la bruna bubuko en la okcidenta hemisfero: individuo fotita sur la insulo Sankta Paŭlo, Alasko, la 27-an de aŭgusto 2007,[6] kaj mortinta strigo trovita sur la insulo Kisko en 2008.[7]
Bildaro
- Ovoj, kolekto de Muzeo Wiesbaden
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



