Sulaveso

insulo en Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sulaveso
Remove ads

La insulo historie nomita indonezie Celebes, en Esperanto Celebeso,[1] sed ekde la mezo de la 1970-aj jaroj pli kaj pli indonezie Sulawesi kaj en Esperanto Sulaveso,[2] varie nomata Sulaŭesio en la eldonoj de PIV ekde 2002[3] estas unu el la plej grandaj insuloj de Indonezio. Laŭ grandeco ĝi estas la 11-a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:

Rapidaj faktoj Celebeso, insulo ...
Thumb
Situo de Celebeso en Indonezio
Thumb
Celebeso

En la sudo situas Makassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Sulaveso, kie antaŭ ĉio vivas Buginezoj kaj Makassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por la nederlandanoj dum la tempo de la VOC. Multe de la spicoj el la Molukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo al Eŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.

En la montara centro de Sulaveso situas Toraĝalando, area fama pro ĝia speciala arkitekturo, ĝiaj entombigaj ritoj kaj ĝia kafo.

En la nordo troviĝas la regiono Minahasa kaj la urbo Manado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estas kristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita per nederlandaj vortoj, kaj krome estas parolata ankaŭ la Goraontala lingvo en Sulaveso. Antaŭ la bordo situas la vulkana insulo Manado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo. Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.

Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ E Mapo

Biogeografie la insulo apartenas al la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Celebeso estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads