Charles Chaplin Jr.

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Charles Spencer Chaplin la 3-a (5a de Majo, 1925 – 20a de Marto, 1968) estis usona aktoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Chaplin naskiĝis en Beverly Hills, Kalifornio. Li estis la plej aĝa filo de la aktoroj Charlie Chaplin kaj Lita Grey.

Estante infano, li kaj lia pli juna frato Sydney estis uzitaj kiel luderoj en la batalema divorco de sia patrino el Charlie Chaplin, dum kiu multo de malpuraĵoj de la paro estis publikigita. Post la divorco, la fratoj estos zorgitaj de la patrino kaj patrinflanka avino ĝis mezo de la 1930-aj jaroj, kiam ili ekfaris oftajn vizitojn al sia patro.

Chaplin aktoradis en 13 filmoj, kaj aperis kun sia patro en Limelight (1952). En 1959, li havis rolon en la filmo Girls Town kie ludis la filon de alia fama komikisto de mutaj filmoj, nome la filo de Harold Lloyd. Li aperis kun sia frato Sydney en la teatraĵo Ethan Frome de Edith Wharton en la Circle Theatre, nune nomita El Centro Theatre. En 1960 li verkis libron pri la vivo de sia familio titole My Father, Charlie Chaplin.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads