Sydney Chaplin

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Sydney Earl CHAPLIN la 3-a (naskiĝis la 30-an de marto 1926, mortis la 3-an de marto 2009) estis usona aktoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Chaplin naskiĝis en Rancho Mirage, Kalifornio. Li estis la dua filo de la aktoroj Charlie Chaplin kaj Lita Grey.

Estante infano, li kaj lia pli aĝa frato Charles estis uzitaj kiel luderoj en la batalema divorco de sia patrino el Charlie Chaplin, dum kiu multo de malpuraĵoj de la paro estis publikigita. Post la divorco, la fratoj estos zorgitaj de la patrino kaj ĉefe de la patrinflanka avino ĝis mezo de la 1930-aj jaroj, kiam ili ekfaris oftajn vizitojn al sia patro.

Post militservi en la Usona Armeo en la Dua Mondmilito en Eŭropo, Chaplin aktoris kaj en teatro kaj en kino. Li ekkarietis ĉe The Circle Theater, nune konata kiel El Centro Theatre, inklude aktorado en tri teatraĵoj reĝisoritaj de sia patro.[1] Li aperis ankaŭ en kelkaj produktaĵoj de Brodvejo, kiel Bells Are Ringing ĉe Judy Holliday en 1957, pro kio li ricevis Tony-premion kaj Funny Girl ĉe Barbra Streisand en 1964, pro kio li estis nomumita por Tony-premio.[2] Chaplin havis ankaŭ duarangajn rolojn en du el la filmoj de sia patro, nome Limelight (1952) kaj A Countess from Hong Kong (1967).[3]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads