Michael Chaplin

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Michael Chaplin
Remove ads

Michael John CHAPLIN (n. la 7-an de marto 1946) estas usona aktoro naskiĝinta en Santa Monica, Kalifornio. Li estis la dua infano kaj plej aĝa filo de la kvara kaj lasta edzeco de Charlie Chaplin kun Oona O'Neill.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li estis edzo unue de la verkisto Patrice Chaplin, kun kiu li havis du infanojn. Li edziĝis poste al Patricia Betaudier, pentristino kaj filino de la Trinidana pentristo Patrick Betaudier. Li havas kvar infanojn kun sia dua edzino, inter kiuj la aktorinoj Carmen Chaplin kaj Dolores Chaplin.

Meze de la 1960-aj jaroj Chaplin subskribis librokontrakton kun la Brita eldonisto Leslie Frewin por publikigi sian membiografion I Couldn't Smoke The Grass On My Father's Lawn (Mi ne povis fumi la herbon de miapatra gazono), kiu fakte estis verkita kun Tom Merrin kaj Charles Hamblett.[1][2] Tiu estis adoleskeca hipi-memoro pri drogoj kaj ribelemo kontraŭ tutmonde fama patro. Chaplin plendis kontraŭ la publikigo de la libro. Chaplin estas ankaŭ la aŭtoro de novelo The Fallen God, nome moderna versio de la historio de Tristan kaj Iseult.

Remove ads

Filmaro

  • Limelight (1952, kiel 6-jarulo) kiel la infano en la malferma sceno (eksterliste)
  • A King in New York (1957, kiel 11-jarulo) kiel Rupert Macabee
  • Promise Her Anything (1965, jam plenkreska) kiel Heathcliff - Beatnik (eksterliste)
  • The Sandwich Man (1966) kiel Pavimartisto
  • The Innovators (2014) kiel la Voĉo de la Ministro (kurta filmo)

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads