Chris Evert
usona tenisisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Chris Evert estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis 1954 en Fort Lauderdale, Florido, do nun estas 70-jara. Inter la jaroj 1972 kaj 1989 ŝi estis tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi dum sume 260 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. Fakte ŝi estis la unua tenisistino atinganta tiun lokon: ekde la 3-a de novembro 1975 ŝi estis la gvidantino de la listo. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 3-a plej bona tenisistino. Neforgesataj estas ŝiaj matĉaj dueloj kun la konkurantino Martina Navrátilová, la alia elstara tenisistino de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.
Remove ads
Venkoj en turniroj de la serio Granda Ŝlemo
- Aŭstralia Malferma Turniro (Australian Open) (2): 1982, 1984
- Francia Malferma Turniro (French Open) (7): 1974, 1975, 1979, 1980, 1983, 1985, 1986
- Britia Malferma Turniro en Wimbledon (3): 1974, 1976, 1981
- Usona Malferma Turniro (US Open) (6): 1975, 1976, 1977, 1978, 1980, 1982
Venkoj unuope (18):
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads