Christopher Plummer
kanada aktoro (1929–2021) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arthur Christopher Orme PLUMMER (naskiĝis la 13-an de decembro 1929, mortis la 5-an de februaro 2021) estis aktoro el Kanado, kies kariero pluis ses jardekojn, dekomence per sia premiera filmo nome Stage Struck (1958).
Li iĝis konata pro sia ludado de la rolo de la kapitano Georg von Trapp en The Sound of Music (1965),[1] kaj krome li ludis ankaŭ nombrajn gravajn historiajn figurojn, kiel Arthur Wellesley, 1-a duko de Wellington en Waterloo (1970), Rudyard Kipling en The Man Who Would Be King (1975), Mike Wallace en The Insider (1999), Leo Tolstoj en The Last Station (2009), la Kaiser Vilhelmo la 2-a en The Exception (2016), kaj J. Paul Getty en All the Money in the World (2017).
Plummer ricevis variajn premiojn pro sia laboro, kiel Oskar-premio, Genie, du Emmy, du Tony, Premio Ora Globo, la Screen Actors Guild Award, kaj la premion de la Brita Kinakademio; li estas unu el malmultaj aktoroj kiuj ricevis la Trioblan Kronon de Aktorado, kaj la nura kanadano kiu faris tion. Li ricevis la Oskar-premion kiel Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro je la aĝo de 82 pro Beginners (2010), kaj tiel li iĝis la plej aĝa aktoro kiu ricevis aktoran premion, kaj ricevis nomumon je la aĝo de 88 pro All the Money in the World, kio faris lin la plej aĝa persono kiu estis nomumita por aktora kategorio.
Remove ads
Filmaro
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
