Cinabro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Cinabro, verŝajne el la greka κιννάβαρι (kinnabari), estas la kutima formo de hidrarga(II) sulfido (HgS), brilskarlata ĝis brikruĝa, kiu estas la plej ofta erco por elementa hidrargo kaj estis la historia fonto de la brilega ruĝa kolorigaĵo nomata "vermiljono".

Cinabro ĝenerale troviĝas kiel vejno-pleniganta mineralo asociata kun freŝa vulkana aktiveco kaj malacidaj varmaj fontoj. La mineralo similas kvarcon pri simetrio kaj duobla refrakto. Koloro kaj ecoj devenas de ĝia kristala strukturo (romboedra) apartenanta al la sesangula kristala sistemo.

Cinabro estas uzita pro sia koloro ekde antikveco en la Proksima Oriento (ankaŭ kiel kosmetikaĵo), en la Nova Mondo ekde la Olmeka kulturo kaj en Ĉinio tiel frue kiel la Dinastio Song, kie ĝi estis uzata por kolorigi lakaĵojn.

Singardo dum la uzo de cinabro necesas pro la veneneco de hidrargo, kiu estis ekkonita jam en la antikva Romio.

Remove ads

Etimologio

La nomo venas de κιννάβαρι (kinnàbari), greka vorto verŝajne aplikita de Teofrasto al pluraj malsamaj substancoj.[1]

Aliaj fontoj asertas ke la vorto devenas el la persa: شنگرف‎‎ shangarf (arabigita kiel زنجفرة zinĝifrah), vorto de necerta deveno (ankaŭ kompari, Sanskrit सुगर sugara).

Ecoj kaj strukturo

Ecoj

Thumb
Cinabra kristalo

Cinabro troviĝas ĝenerale en grajna aŭ tersimila formo, kvankam ĝi foje okazas en kristaloj kun ne-metala diamanta brilo.[2][3] 

La kristaloj montras duoblan refrakton kaj havas mezgrandan refraktan indicon 3.08.[4] La dureco de cinabro estas inter 2 kaj 2.5 laŭ la skalo de Mohs kaj ĝia denso estas 8.1.[5]

Strukturo

Thumb
Kristala strukturo de cinabro: flava = sulfuro, griza = hidrargo, verda = ĉelo

Strukture, cinabro apartenas al la trigona kristalsistemo,[5] kaj pli precize al la sesangula kristalsistemo. Ĝi aperas kiel dikaj tabulaj aŭ maldikaj prismaj kristaloj aŭ kiel krustoj grajnaj aŭ densaj.[6] Kristalaj ĝemeloj okazas kiel simplaj kontaktaj ĝemeloj.[7]

Estas notinde ke hidrarga(II) sulfide, HgS, povas havi du malsamajn strukturojn; nur unu estas la cinabro, priskribita supre.[8] La alia formo estas nigra kaj la atomoj troviĝas laŭ la kuba kristalsistemo.[7]

Remove ads

Okazo

Thumb
Cinabro el Nevado, Usono

Cinabro ĝenerale troviĝas kiel vejno-pleniganta mineralo asociata kun freŝa vulkana aktiveco kaj malacidaj varmaj fontoj. Apude estas ofte pura hidrargo, aliaj sulfidoj (stibnito, realgaro, pirito, marcasito), opalo, kvarco, kalcedono, dolomito, kalcito kaj barito.[6]

Eltiro de hidrargo

Thumb
Aparato por la distilaĵo de cinabro, Alchimia, 1570

Estante la plej ofta fonto de hidrargo en naturo, cinabro estis elprenita dum jarcentoj, jam dum la Neolitiko.[9][10] Dum la Roma Imperio ĝi estis uzata kaj kiel kolorigaĵo kaj por ĝia hidrarga enhavo.

Por produkti likvan hidrargon, dispremita cinabro estas rostita en turniĝantaj fornoj. Pura hidrargo apartiĝas de sulfuro kaj facile forvaporiĝas. Densiganta turo kolektas la likvan metalon.

Remove ads

Veneneco

La veneneco de hidrargo estis konata jam en antikva Romio.[11] Minado en la hispanaj cinabraj minoj de Almadén, 225 km sudokcidente de Madrido, estis taksata preskaŭ mortopuno por la ministoj, kiuj estis sklavoj aŭ krimuloj.[12][13]

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads