Dijon

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Dijon
Remove ads

Dijon (prononcu [di.ʒɔ̃]), esperante Diĵono, estas franca urbo kaj komunumo, lokita en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono kaj la prefektejo de la departemento.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...

Dijon estas la historia centro de la duklando Burgonjo. Ĝi havas proksimume 150 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dijonnais. Sed la tuta kunurbaro havas pli ol 240 000 loĝantojn.

Dijon estas turisma urbo fama konata pri gastronomio. Gi entenas ankaŭ ne malmultajn verdajn parkojn. Kun impona tria sektoro, ĉefurbo de la regiono, ĝi kultivas tradicion de forta kulturo rilate al lerneja, universitata, juĝa, hospitala kaj administra kampoj. Krom tio, Dijon estas multflanka ekonomia regiona centro sed en malkresko kun tradicia agronutraĵa poluso (kasiso el Dijon kaj Kiro, spickuko, ĉokolado Lanvin.) kaj fama farmacia sektoro.

Mustardo el Dijon ne plu estas produktata en la urbo sed mustardo estas ankoraŭ produktata en Burgonjo, vidu ekzemple la mustardon ĉe Beaune.

Remove ads

Vidindaĵoj

Esperanto-movado

Ekzistas Esperanto-Grupo fondita en 1901 [1]. Émile Boirac estis prezidanto.

En 1935 la socialista urbestro Robert Jardillier volis lernigi la internacian lingvon (Esperanton) en la lernejoj de la urbo sed la dua mondmilito malebligis la projekton.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 83 voĉdonojn en 2004 (0,24%) kaj nur 44 voĉdonojn en 2009 (0,13 %) sed 84 voĉdonojn en 2014 (0,23 %).

Remove ads

Edukado

Gefiloj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads