Distrikto Bitterfeld
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bitterfeld, Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Anhalt-Bitterfeld - germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
La Distrikto Bitterfeld (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Bitterfeld estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 509,79 km² loĝas 93.927 homoj; do meznombre 184 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Bitterfeld estas signita per 5.
Najbaraj distriktoj estas nordoriente Wittenberg (21), okcidente Köthen (10), sudokcidente Saalkreis (15), norde la eksterdistrikta urbo Dessau kaj en la sudoriento la saksa distrikto Delitzsch.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



