Distrikto Neustadt an der Waldnaab

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Neustadt an der Waldnaab
Remove ads

La distrikto Neustadt an der Waldnaab - germane "Landkreis Neustadt an der Waldnaab" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas parto de la distriktaro Supra Palatinato (germane Oberpfalz). Administra sidejo de la distrikto estas la samnoma urbo Neustadt an der Waldnaab - La distrikta nomo devas esti tiom longa pro la fakto, ke en Bavario ekzistas dua "distrikto Neustadt", la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim. La noma aldonaĵo Waldnaab aludas al la plej granda rivereto de la distrikto.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Najbaras la distriktoj Tirschenreuth norde, Schwandorf kaj Amberg-Sulzbach sude kaj Bayreuth okcidente. La eksterdistrikta urbo Weiden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto. La distriktoj Neustadt an der Waldnaab kaj Tirschenreuth plus la urbo Weiden in der Oberpfalz konsistigas la politikan regionon "Norda Supra Palatinato".

Thumb
Remove ads

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

La distrikto konsistas el 38 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2024.

Urbaj komunumoj:

  1. Eschenbach in der Oberpfalz (4308)
  2. Grafenwöhr (6360)
  3. Neustadt am Kulm (1160)
  4. Neustadt an der Waldnaab (6057)
  5. Pleystein (2368)
  6. Pressath (4217)
  7. Vohenstrauß (7576)
  8. Windischeschenbach (4980)

Merkataj komunumoj:

  1. Eslarn (2702)
  2. Floß (3494)
  3. Kirchenthumbach (3274)
  4. Kohlberg (1190)
  5. Leuchtenberg (1198)
  6. Luhe-Wildenau (3419)
  7. Mantel (2827)
  8. Moosbach (2473)
  9. Parkstein (2379)
  10. Tännesberg (1479)
  11. Waidhaus (2121)
  12. Waldthurn (1917)

Neurbaj komunumoj:

  1. Altenstadt an der Waldnaab (4687)
  2. Bechtsrieth (1073)
  3. Etzenricht (1544)
  4. Flossenbürg (1496)
  5. Georgenberg (1272)
  6. Irchenrieth (1676)
  7. Kirchendemenreuth (907)
  8. Pirk (1936)
  9. Püchersreuth (1701)
  10. Schirmitz (2122)
  11. Schlammersdorf (870)
  12. Schwarzenbach (1138)
  13. Speinshart (1119)
  14. Störnstein (1545)
  15. Theisseil (1198)
  16. Trabitz (1356)
  17. Vorbach (1061)
  18. Weiherhammer (3849)

Senkomunumaj teritorioj (53,61 km²):

  1. arbarego Heinersreuther Forst en la distrikta okcidento (5,89 km²)
  2. arbarego Manteler Forst en la distrikta centro, okcidente de la urbo Weiden (36,47 km²)
  3. arbarego Speinsharter Forst en la distrikta nordokcidento (11,25 km²)

Komunumaroj:

  1. Eschenbach in der Oberpfalz
    (urboj Eschenbach in der Oberpfalz kaj Neustadt am Kulm kaj neurba komunumo Speinshart)
  2. Kirchenthumbach
    (merkata komunumo Kirchenthumbach kaj neurbaj komunumoj Schlammersdorf kaj Vorbach)
  3. Neustadt an der Waldnaab
    (merkata komunumo Parkstein kaj neurbaj komunumoj Kirchendemenreuth, Püchersreuth, Störnstein kaj Theisseil)
  4. Pleystein
    (urbo Pleystein kaj neurba komunumo Georgenberg)
  5. Pressath
    (urbo Pressath kaj neurbaj komunumoj Schwarzenbach kaj Trabitz)
  6. Schirmitz
    (neurbaj komunumoj Bechtsrieth, Irchenrieth, Pirk kaj Schirmitz)
  7. Tännesberg
    (merkataj komunumoj Leuchtenberg kaj Tännesberg)
  8. Weiherhammer
    (merkata komunumo Kohlberg kaj neurbaj komunumoj Etzenricht kaj Weiherhammer)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads