Dordrecht

municipo en Sud-Holando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Dordrecht
Remove ads

Dordrecht (prononcata [Dordreĥt]; neformale: Dordt, esperante: Dordreĥto) estas Nederlanda urbo kaj municipo en la provinco Sud-Holando. La urbo situas je la loko kie la rivero Merwede forkiĝas je la riveroj Noord kaj Oude Maas.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Nomo

La unua mencio de la pranomo de Dordrecht estas kiel Thuredrith. Tio signifas: travadebla loko en rivero Thure. La nuna nomo Dordrecht estas ofte esperantiĝita kiel Dordreĥto. La loĝantaro de Dordrecht neformale nomas sian urbon Dordt. De tiu formo devenas la nederlanda vorto Dordtenaar, kiuj signifas dordreĥtano. Kiel adjektiva formo en la nederlanda ambaŭ ĝustas Dordrechts kaj Dordts. En Esperanto nur "dordreĥta" ĝustas kiel adjektivo.

Thumb
Situo de Dordrecht
Remove ads

Historio

La Holanda grafo Vilhelmo la 1-a donis al Dordrecht urbajn rajtojn en 1220. Pro tio Dordrecht konsideriĝas la plej malnova urbo en Holando.

La urbo estiĝis apud malgranda rivero en torfaj marĉoj. En 1421 estis granda fluso, la tiel nomata Fluso de Sankta Elisabeta, kiu enakvigis grandajn partojn de la regiono. Pro tio Dordrecht ekde tiam kuŝas sur insulo, ĉirkaŭita de riveroj. Pro sia strategia situo la urbo disvolviĝis je grava transŝarĝejo. En 1299 ĝi akiris transŝarĝan monopolon. Dordrecht komercis ĉefe vinon, lignon kaj grenon.

En 1572 la holandaj Statoj (parlamento) por la unua fojo meminiciate kunvenis en Dordrecht. Reprezentantoj de ĉiuj holandaj urboj deklaris ribelon kontraŭ ilia estro, reĝo Filipo la 2-a de Hispanio kaj donis apogon al princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau. De 1618 ĝis 1619 okazis en Dordrecht, reformacia gravejo, la tielnomata Sinodo de Dordrecht, dum kiu diversspecaj protestantoj interdebatis kaj oni decidis pri nova poste influhava traduko de la Biblio.

Dum la 18-a jarcento Roterdamo transprenis la gravan komercan rolon de Dordrecht.

Remove ads

Gravuloj

Esperanto en Dordrecht

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads