Dunkerque
komunumo en Franca Flandrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Dunkerque [dẽkerk] (origine nederlande/flandre Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten. La urba teritorio havas komunan limon kun Coudekerque-Branche, Spycker, Téteghem-Coudekerque-Village, Armbouts-Cappel, Cappelle-la-Grande, Grande-Synthe, Leffrinckoucke, Loon-Plage kaj Téteghem.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dunkerque (stacidomo). |

Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 87 013 loĝantoj sur areo de 43,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 983 loĝantoj/km². La urbanojn oni kutime en la franca nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Remove ads
Geografio
Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej nordan punkton de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.
Fort-Mardyck (en nederlanda Fort-Mardijk, en Esperanto Mardiko) estas iama komunumo, nuntempe asocia al Dunkirko.
Historio
Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la cetero de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940 okazis la Batalo de Dunkirko, dum kiu la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio. En tiu kunteksto okazas la agado de filmo Dunkirk de la jaro 2017 reĝisorita de Christopher Nolan.

Urbocentro dum la karnavalo
Remove ads
Ekonomio
Kune kun la ĉeaj komunumoj Grande-Synthe, Loon-Plage kaj la nunaj urbopartoj Malo-les-Bains, Petite-Synthe, Rosendaël kaj Saint-Pol-sur-Mer Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.
Famaj personoj
Vidindaĵoj kaj Karnavalo

La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.
Partneraj komunumoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Dunkerque Arkivigite je 2011-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Turisma oficejo
Retejoj pri la karnavalo
- Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- fotoj, por eniri, klaku sur "ENTRER" poste estas fotogalerio Arkivigite je 2006-11-26 per la retarkivo Wayback Machine

strando de Dunkirko
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads