Duolingo
reta platformo por lingvolernado From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Duolingo estas senpaga retejo kaj aplikaĵo por lernado de lingvoj. La retejo estis oficiale lanĉita je la 19-a de junio 2012.[1] La ĉefa kreanto de paĝo estas Luis von Ahn[2], kiu ankaŭ estas la fondinto de la firmao reCAPTCHA, kiu estis vendita al Google en 2009.
la paĝo ekzistas en la angla, germana, itala, hispana, portugala, franca kaj rusa lingvoj. Laŭ stato de aŭtuno 2025, oni povas lerni la araban, ĉeĥan, danan, Esperanton, finnan, francan, germanan, grekan, gvaranian, haitian, havajan, hebrean, hindian, hispanan, hungaran, indonezian, irlandan, italan, japanan, jidan, katalunan, kimran, klingonan, latinan, navahan, nederlandan, norvegan, polan, portugalan, rumanan, rusan, svahilan, svedan, turkan, ukrainan, altvalirian, vjetnaman kaj anglan lingvojn. Kvankam multaj lingvoj ankoraŭ estas nur lerneblaj per la angla, du (la gvarania kaj kataluna) nur estas lerneblaj per la hispana. Krom la reta versio ekzistas ankaŭ versio por iPhone kaj poŝtelefonoj kun Androjdo. Tamen konsiderindas ke ankaŭ estas la ebleco ke Duolingvo fermas kurson kiu jam sukcese funkciis, se laŭ la organizantoj ne sufiĉe granda nombro de novaj kursanoj aliĝas - tial ne garantiatas ĉu ĉiuj kursoj kiuj nun estas ankoraŭ pluestos estontece.
En januaro 2014 Duolingo havis 25 milionojn da uzantoj, el kiuj la duono aktivis[3]. Ĝis majo 2016 tiu nombro kreskis ĝis 120 milionoj da uzantoj[4]; la nombro de aktivaj uzantoj ne estas tie indikita. En marto 2020, la kursoj en Duolingo por lerni Esperanton havis 2.8 milionon da uzantoj.[5]
Remove ads
Kiel ĝi funkcias
La edukado funkcias tiel, ke ĉiuj uzantoj havas "lingvan arbon" kun "branĉoj", kiuj signifas unuopajn temojn - iam temas pri verboj, iam pri adjektivoj, iam pli pri gramatiko aŭ pri temaj vortoj (ekzemple bestoj aŭ manĝaĵoj).
Ĉiu temo konsistas el diversa kvanto de lecionoj, iam temas pri du lecionoj, iam estas eĉ 10 lecionoj. En ĉiu leciono havas uzanto tri vivojn (komence eĉ kvar) - koretojn. Ĉiu leciono enhavas 20 tasketojn. Se oni faras eraron, oni perdas unu koreton. Se la eraro ne estas tro granda, oni povas ankoraŭ korekti ĝin kaj gajni duonon de koreto.
Por ĉiu sukcesa leciono en ĉiu temo oni gajnas 10 poentojn kaj aldone maksimume 3 bonusajn poentojn, se la uzanto kompletas lecionon sen perdo de koretoj.
Lecionojn eblas ĉiam ajn laŭ bezono ripeti. Eblas ankaŭ elekti, ke vi volas ripeti nur vortojn de unu leciono aŭ nur unu konkretan vorton. Tiam oni ja gajnas nur 2 poentojn. Se oni ja estas pli kuraĝaj, oni povas ripeti plej malmulte konatajn vortojn (tiuj vortoj estas elektataj per Duolingo mem laŭ tio, kiom multe la uzanto konas tiujn vortojn) pli rapide per tempe-limigita leciono kaj tiukaze gajni eĉ 20 poentojn (komence estas 30 sekundoj kaj se oni sukcesas, oni gajnas pli da tempo por respondi).
Laŭ kvanto de gajnitaj poentoj ĉiu uzanto estas en certa nivelo kaj tiel oni povas pli facile kompari progreson de aliaj uzantoj.
Strukturo de lecionoj
En ĉiu leciono povas aperi jenaj ekzercoj:
- Skribado de aŭskultita vorto/frazo
- Tradukado de vorto/frazo
- Elparolo de skribita vorto/frazo
- Elektado de korekta mankanta vorto
- Lernado de nova vorto laŭ bildo aŭ laŭ indiko en teksto por traduki
- Elektado de korekta traduko
Aliaj lingvoj
En oktobro 2013 estis lanĉita "lingva inkubatoro", per kiu oni povas krei novajn lingvajn kursojn.[6]
Komparado kun aliaj uzantoj
Duolingo ofertas eblecon "sekvi" aliajn uzantojn kaj vidi ilian progreson, kiom da poentoj oni jam havas, kiom da vortoj oni jam konas.
Remove ads
Novigoj
De tempo al tempo kreantoj de Duolingo prezentas iun novigon - en decembro 2013 oni prezentis tri novajn branĉojn - tiuj ne estas devigaj, sed ofertas lerni idiomojn.
Tradukservo
Duolingo kunlaboras kun multaj kompanioj, kiuj bezonas tradukojn kaj pagas por ili. Uzantoj de Duolingo poste proponas kaj revizias tradukojn. Origine la tradukado estis deviga parto de preskaŭ ĉiu "branĉo", sed nuntempe tio jam ne plu estas necesa kaj do tiuj, kiuj volas nur lerni lingvon, ne bezonas iri tra tiu ĉi parto.
Esperanto
Kurso por anglalingvanoj
Ekde novembro 2014 estis kreata Esperanto-versio (por anglaparolantoj), kies beta-versio publikiĝis la 28-an de majo 2015[7]. La 21-an de aŭgusto 2015 registriĝis ĉe la Esperanto-kurso la 100 000-a kursano, en aŭgusto 2016 jam la 485 000-a. En marto 2017 estis registritaj pli ol 600 000 kursanoj.[8]
La iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis en 2012, ke homoj petadas Esperanto-kurson. Kiam poste en marto kaj majo 2014 estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, Esperanto ricevis unue la duan, poste la unuan lokon de dezirataj lingvoj. Do Duolingo decidis la aldonon de Esperanto kaj en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto.[9] Tiu kurso estis taksita kiel turno-punkto por la Esperanto-movado.[10] En marto 2020, la kurso havis 1.6 milionon da uzantoj.[5]
Kurso por hispanalingvanoj
La 26-an de oktobro 2016 aperis kroma kurso Esperanto por hispanlingvanoj (beta versio).[11] Ĝi estas havebla oficiale en normala versio ekde junio 2017.[12][13] En marto 2020, la kurso havis 781 mil uzantojn.[5]
Kurso por portugalalingvanoj
La kurso de Esperanto por portugallingvanoj aperis en beta-fazo en la 14-a de majo 2018.[14] En marto 2020, la kurso havis 376 mil uzantojn.[5]
Kurso por franclingvanoj
La kurso de Esperanto por franclingvanoj aperis en beta-fazo la 14-an de julio 2020.
Eblaj estontaj kursoj
La kurso por ĉinlingvanoj estas anoncita akcepti unuajn kursanojn ekde la 22-a de septembro 2020, sed tio ne efektiviĝis. Kvankam ampleksaj laboroj por starigo de tiu aldona lingvokurso estas faritaj, ĝi almenaŭ por la ĝenerala publiko ne estas elektebla ĝis almenaŭ aŭtuno de 2025, kaj ne estas verŝajne ke la organizantoj de Duolingo iam malfermos ĝin por la ĝenerala publiko. Fine de la 2010-aj jaroj estis planitaj ankaŭ kursoj por ruslingvanoj, por germanlingvanoj, ktp. Ankaŭ por kiuj kursoj jam ampleksaj antaŭpreparoj estis faritaj, sed sed same ankaŭ pri ili ne antaŭvideblas ke iam oni malfermos ilin por la ĝenerala publiko. Fakte komence de la 2020-aj jaroj la usonaj organizantoj havis la strategion subpremi la hispanan, portugalan kaj francan lingvokursojn de Esperanto kaj tiel instigi ĉiujn lernantojn de tiuj kursoj transiri al la anglalingva kurso. Jes estas ankaŭ lernantoj denaske parolantaj la germanan, nederlandan aŭ svedan lingvojn kiuj pere de la angla partoprenas anglalingvan kurson de Esperanto aŭ de alia lingvo - kial tio ne ankaŭ povos funkcii por homoj de aliaj denaskaj lingvoj? Tiucele komence de la 2020-aj jaroj ne plu eblis nov-aliĝi al la hispana, portugala kaj franca lingvokursoj, kvankam tiujn kiuj komencis ilin oni ne volis forĵeti, sed nur forte instigis transiron al la anglalingva kurso. Sed ĉar aperis multaj protestoj el inter la denaske hispan-, portugal- kaj franclingvaj kursanoj kaj ankaŭ de alilingvaj kursanoj kiuj preferis tiujn kursolingvojn al la angla, kaj ne konsentis pri transiro al la angla lingvokuso, oni remalfermis la nov-aliĝon al la hispana, portugala kaj franca lingvokursoj de Esperanto en 2023 aŭ komence de 2024. Tamen laŭ la stato de septembro 2025 la nov-aliĝo al tiuj kursoj denove estas malebligata, kvankam laŭ la stato de aŭtuno de 2025 ĉiuj tri kursoj de Duolingo - sen indiko ke ankoraŭ temus pri beta-versio - sen problemo funkcias por tiuj kiuj sukcesis komenci ilin - kaj nun ne estas iuj premoj transiri al la angla kursoversio. Simple nun ne eblas nove komenci la kursojn rekte el la retejo de Duolingo.[15]
Akademia kunlaboro
Post iniciato de Anna Löwenstein, estas oficiala kunlaboro kun sekcio Lerniloj de la Akademio de Esperanto. Multaj frazoj en la kursoj (en la angla kaj la hispana) estas voĉregistritaj de Francis Soghomonian.
Remove ads
Statistiko pri lernantoj laŭ lingvoj
Kursoj por parolantoj de la angla[16]. Lanĉodato por la unuaj lingvoj (hispana, franca, germana) estas la fina versio (post "privata" beta-versio; ĉe postaj lingvoj por la beta-versio)[17].
La tabelo montras en la kolumnoj kresko, ke Esperanto progresas per simila ritmo kiel la ukraina, duone tiel rapide kiel la norvega kaj la dana kaj per triona rapideco de la sveda, nederlanda, turka kaj irlanda. Longavide Esperanto eble stabiliĝos ĉe duona procento de ĉiuj fremdlingvo-lernantoj ekde la angla lingvo.
Laŭ informoj ĉe "Duolingo incubator", en aŭgusto 2017 estis 977mil aliĝintoj al la kurso "Esperanto por angloparolantoj" kaj 186mil al la kurso "Esperanto por hispanparolantoj", do sume pli ol 1 miliono da eklernintoj de Esperanto.[27]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads