Ekrankopio

kopio de la grafika aspekto de komputila ekrano, en formo de grafika dosiero From Wikipedia, the free encyclopedia

Ekrankopio
Remove ads

Ekrankopioekranbildo estas kopio de la grafika aspekto de komputila ekrano, en formo de grafika dosiero, ankaŭ teorie surpapere printebla.

Thumb
Ekzemplo de ekrankopio

Tio ĉi povas esti utila

  • por klarigi la funkciadon de programo (ekzemple kie troviĝas certa butono)
  • por montri situacion anstataŭ devi klarigi ĝin

Vindozo

En Vindozo oni povas kopii la tutan ekranon al la komputila memoro (tondejo) premante la klavon "Print Screen". Per premo de ALT + Print Screen nur la aktiva fenestro estas kopiita. Poste oni povas alglui la ekrankopion en programon por prilabori bildojn aŭ tekstojn .

Linukso

En Linukso Mint funkcias "Print Screen" kaj ALT + Print Screen simile kiel en Vindozo.

Makintoŝo

Je Makintoŝo OS X ankaŭ ekzistas diversaj klavkombinoj por krei ekrankopion:

  • kopio de la tuta ekrano: premu Command-Shift-3
  • kopio parto de la ekrano: premu Command-Shift-4 + elektu la kopiendan parton de la ekrano
  • kopio de fenestro aŭ menuo: premu Command-Shift-4 kaj poste la spacetklavon.

Ekrankopioj je Mac OS X Panther (10.3) implicite estas konservitaj en PDF-aranĝo je la komputila labortablo. Je Mac OS X Tiger (10.4) ili estas konservitaj kiel PNG-dosieroj. Por kopii (parton de) la ekrano al la tondejo: kunpremu la stir-klavon.

Programoj

Ekzistas multaj programoj por krei ekrankopiojn. Profesie SnagIt! estas la plej uzata por Vindozo kaj Snapz ProX por Mac OS X. Sub Linukso plej kutima estas KSnapshot.

Fontindiko

Vidu ankaŭ


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads